Ḥuqúqu’lláh (#16049)

Glorata estu Vi, ho Sinjoro de la tuta kreitaĵo, Tiu al Kiu devas ĉio turniĝi. Per mia ena kaj mia ekstera lango atestas mi, ke Vi manifestis kaj rivelis Vin mem, sendis malsupren Viajn signojn kaj proklamis Viajn pruvojn. Mi atestas ke Vi estas sendependa de ĉiu ajn krom Vi kaj sanktigita super ĉiuj teraj aferoj. Mi petegas Vin, je la transcenda gloro de Via Kozo kaj la supera potenco de Via Vorto, ke Vi bonvolu konfirmi tiun, kiu deziras oferti kion vi preskribis al li en Via Libro, kaj observi tion, per kio elverŝiĝos la parfumo de Via akcepto. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Graca, la Ĉion-Pardonanta, la Plej Donacema.

* * [hukukula’] arab.: »Rajto de Dio«, bahaa spirita kaj soci-ekonomia impostleĝo

-Bahá'u'lláh
-----------------------

