Noruz’ (#16054)

Laŭdata estu Vi, ho mia Dio, ke dekretis Vi Noruzon kiel feston por tiuj observintaj la Faston pro amo al Vi kaj detenintaj sin de ĉio abomena por Vi. Permesu, ho mia Eternulo, ke la fajro de Via amo kaj la ardo rezultinta el la Fasto dekretita de Vi igu ilin flami en Via Kozo kaj konstante Vin laŭdi kaj memori.
Ĉar Vi, Ho mia Sinjoro, dekoris ilin per la ornamo de la Fasto preskribita de Vi, ankaŭ dekoru ilin, per Via graco kaj malavara favoro, per la ornamo de Via akcepto. Ja dependas ĉiuj homaj faroj de Via bonplaĉo kaj kondiĉas ilin Via ordono. Se Vi konsideras tiun rompinta la Faston, kiel iun ĝin observinta, kalkuliĝas tiu homo inter tiuj eterne jam plenumintaj la Faston. Kaj se dekretas Vi, ke tiu observinta la Faston ĝin rompis, estas tiu kalkulita inter tiuj makulintaj per polvo la Robon de Via Revelacio kaj esti forpelitaj de la kristale klaraj akvoj de ĉi tiu Fonto vivanta.
Vi estas Li, tra Kiu estas hisita la flago »Laŭdinda estas Vi en Viaj faroj« kaj estas sternita la standardo »Obeata estu Vi en Via ordono«. Konigu ĉi tiun Vian rangon, ho mia Dio, al Viaj geservantoj, por ke konsciiĝu ili pri tio, ke la perfekteco de ĉiuj aferoj dependas de Via dekreto kaj Via vorto, kaj ke la virtecon de ĉiu ago kondiĉas Via konsento kaj la bonplaĉo de Via volo, kaj ke agnosku ili, ke la brido de la homaj faroj estas en la teno de Via akcepto kaj Via Ordono. Konigu tion ĉi al ili por ke nenio ajn povu ekskludi ilin de Via Beleco dum ĉi tiuj tagoj, pri kiuj eldiras Kristo: »Ĉia dominado estas Via, ho Vi la Generinto de l’ Spirito«* kaj Via Amiko** elvokas: »Gloro estu al Vi, ho Vi la Plej Amata, pro tio ke Vi malkovris Vian Belecon kaj notis por Viaj elektitoj tion, kio igos ilin atingi la tronon de la revelacio de Via Plej Granda Nomo, kiu igis lamenti ĉiujn homojn escepte de tiuj dekroĉiĝintaj de ĉio krom Vi kaj direktiĝintaj al Li, Kiu estas la Revelacianto de Vi mem kaj la Manifestiĝo de Viaj atributoj.«
Li, Kiu estas Via Branĉo, kaj ĉiuj Viaj kompanoj, ho mia Sinjoro, ĉi-tage finis sian Faston post kiam ili ĝin observis interne de Via korto kaj pro sia arda deziro plaĉi al Vi. Por Li kaj por ili kaj por ĉiuj tiutage atingintaj Vian ĉeeston dekretu Vi ĉian bonon destinitan de Vi en Via Libro. Provizu ilin, do, per tio profita al ili en kaj ĉi tiu vivo kaj la vivo transa.
Vi, vere, estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
* *Jesuo
* *Mohamedo

-Bahá'u'lláh
-----------------------

