Kunvenoj (#16006)

Ho Vi, bonema Dio! Jen Viaj geservantoj, kiuj kolektiĝas en tiu ĉi kunveno, sin turnas al Via regno kaj bezonas Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio! Manifestu kaj evidentigu la signojn de Via ununureco entenatajn en ĉiuj realoj de la vivo. Rivelu kaj disvolvu la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kaŝitaj en tiujn ĉi homajn realojn.
Ho Dio! Ni estas kvazaŭ plantoj kaj Via malavaro estas kiel la pluvo – refreŝigu kaj kreskigu tiujn ĉi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj geservantoj – liberigu nin el la katenoj de la materia ekzistado. Ni estas sensciaj – saĝigu nin. Ni estas mortaj – vivigu nin. Ni estas materiaj – dotu nin per spirito. Ni estas senprivilegiaj – igu nin la intimuloj de Viaj misteroj. Ni estas senhavaj – riĉigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio! Revivigu nin, donu al ni vidkapablon, donu al ni aŭdkapablon, familiarigu nin kun la misteroj de la vivo, tiel ke la sekretoj de Via regno riveliĝu al ni en ĉi mondo de l’ ekzistado kaj ke konfesu ni Vian ununurecon. Ĉiu donaco emanas el Vi; ĉiu beno estas Via. 
Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi estas la Donanto kaj Vi estas la Ĉiam-Malavara.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Kunvenoj (#16007)

Ho Dia Providenco! Ĉi tiu kunveno konsistas el Viaj geamikoj, kiuj estas altirataj al Via beleco kaj estas flamigataj per la fajro de Via amo. Faru el ĉi tiuj animoj ĉielajn anĝelojn, revivigu ilin per la spiro de Via Sankta Spirito, donu al ili elokventan langon kaj rezolutan koron, donacu al ili ĉielan povon kaj mizerikordan sentemon, igu ilin fariĝi la proklamantoj de la unueco de l’ homaro kaj la kozo de l’ amo kaj konkordo en la homa mondo, tiel ke la danĝera mallumo de senscia antaŭjuĝo malaperu per la lumo de la Suno de l’ Vero, tiu ĉi trista mondo iluminiĝu, tiu ĉi materia regno sorbu la radiojn de la mondo spirita, tiuj ĉi malsamaj koloroj kunfandiĝu al unu koloro kaj la melodio de l’ glorado leviĝu al la regno de Via sankteco.
Vere, estas Vi la Ĉiopotenca kaj la Ĉiopova!

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Kunvenoj (#16008)

Ho Vi pardonanta Dio! Ĉi tiuj geservantoj turniĝas al Via regno kaj serĉas Vian gracon kaj malavaron. Ho Dio! Bonigu kaj purigu iliajn korojn, ke fariĝu ili indaj je Via amo. Purigu kaj sanktigu la spiritojn, ke la lumo de la Suno de l’ Realo lumu sur ilin. Purigu kaj sanktigu la okulojn, ke ili perceptu Vian lumon. Purigu kaj sanktigu la orelojn, ke ili aŭdu la vokon de Via regno.
Ho Eternulo! Vere, malfortaj estas ni, sed Vi estas pova. Vere, povraj estas ni, sed Vi estas riĉa. Estas ni la serĉantoj kaj estas Vi Tiu serĉata. Ho Eternulo! Kompatu nin kaj pardonu nin; donu al ni tian kapablon kaj perceptemon, ke estu ni indaj je Viaj favoroj kaj altiriĝu al Via regno, ke profunde ni trinku el la akvo de l’ vivo, ekscitiĝu per la fajro de Via amo kaj dum tiu ĉi radianta jarcento reviviĝu per la spiroj de la Sankta Spirito.
Ho Dio, mia Dio! Verŝu sur ĉi tiun kunvenon la rigardojn de Via ama bonkoreco. Sekure tenu ĉiujn, individue kaj kolektive, sub Via gardado kaj Via protektado. Sendu malsupren sur ĉi tiujn animojn Viajn ĉielajn benojn. Mergu ilin en la oceanon de Via mizerikordo kaj vivigu ilin per la spiroj de la Sankta Spirito.
Ho Eternulo! Grace donu Vian helpon kaj konfirmon al ĉi tiu justa registaro. Ĉi tiu lando kuŝas sub la ŝirmanta ombro de Via protektado kaj ĉi tiu popolo servas al Vi. Ho Eternulo! Donu al ili Vian ĉielan donacon kaj igu grandkvantaj kaj abundaj la elverŝojn de Via graco kaj favoro. Estu honorata ĉi tiu estimata nacio kaj ebliĝu al ĝi esti akceptata en Via regno.
Estas Vi la Potenca, la Ĉiopova, la Mizerikorda, kaj estas Vi la Malavara, la Bonfara, la Sinjoro de graco abunda.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Kunvenoj (#16009)

Ho Vi, pardonema Sinjoro! Vi estas la ŝirmo de ĉiuj ĉi Viaj geservantoj. Vi konas la sekretojn kaj konscias pri ĉiuj aferoj. Ni ĉiuj estas senhelpaj kaj Vi estas la Potenca, la Ĉiopova. Ni ĉiuj estas pekantoj kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj, la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo! Ne atentu niajn misojn. Traktu nin laŭ Via graco kaj malavaro. Multas niaj misoj, sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga, sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas ĉe Via sankta Sojlo. Iluminu niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu riĉon al la malriĉuloj kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj iluminu nin per la lumo de l’ gvidado. Estas Vi la Potenca kaj la Ĉiopova. Estas Vi la Malavara. Estas Vi la Indulga. Estas Vi la Bonkora.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Kunvenoj (#16010)

*(Preĝo por kunsido de Spirita Asembleo)
Ĉiam kiam eniras vi la interkonsiliĝo-ĉambron recitu vi ĉi tiun preĝon kun koro pulsanta pro la amo al Dio kaj kun lango purigita de ĉio krom Lia rememoro, por ke la Ĉiopova grace helpu al vi atingi superan venkon.
Ho Dio, mia Dio! Ni estas geservantoj Viaj, kiuj devote turniĝas al Via Sankta Vizaĝo, kiuj en ĉi tiu glora Tago malligis sin de ĉio krom Vi. Kolektiĝas ni en tiu ĉi Spirita Asembleo, unuigitaj en niaj vidpunktoj kaj pensoj, kun niaj celoj harmoniigitaj por Vian Vorton alten levi inter la homaro. Ho Sinjoro, nia Dio! Faru nin la signoj de Via Dia Gvidado, la Standardoj de Via elstara Kredo inter la homoj, servantoj de Via potenca Interligo, ho Vi nia Sinjoro Plej Alta, manifestiĝoj de Via Dia Unueco en Via Regno Abhá, kaj brilegaj steloj lumantaj super ĉiuj regionoj. Eternulo! Helpu nin fariĝi kiel maroj hulantaj kun la ondoj de via mirinda Graco, torentoj fluantaj el Viaj plengloraj Altoj, bonaj fruktoj sur la Arbo de via ĉiela Kozo, arboj vibrantaj pro la brizoj de Via Favoro en Via ĉiela Vitejo. Ho Dio! Igu niajn animojn dependi de la Versoj de Via Dia Unueco, niajn korojn ĝojaj per la elverŝoj de Via Graco, ke kuniĝu ni same kiel la ondoj de unu maro kaj kunfandiĝu kiel la radioj de Via brilanta Lumo; ke niaj pensoj, niaj vidpunktoj, niaj sentoj fariĝu kiel unu realaĵo manifestanta la spiriton de l’ unuiĝo tra la tuta mondo. Estas Vi la Graca, la Malavara, la Donema, la Ĉiopova, la Mizerikorda, la Kompatema.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

