Gepatroj (#16033)

Vi vidas, ho Eternulo, niajn petantajn manojn esti levitaj al la ĉielo de Via favoro kaj donacemo. Donu, ke ili pleniĝu per la trezoroj de Via malavaro kaj abunda favoro. Pardonu nin kaj niajn patrojn kaj niajn patrinojn kaj plenumu ĉion deziratan de ni el la oceano de Via graco kaj Dia malavaro. Akceptu, ho Amato de niaj koroj, ĉiujn niajn agojn sur Via pado. Vi estas, vere, la Plej Potenca, la Plej Supera, la Senkompara, la Unusola, la Pardonanta, la Graca.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Gepatroj (#16030)

Ho Eternulo! En tiu ĉi Plej Granda Revelacio akceptas Vi la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu el la apartaj senlimaj donacoj de tiu ĉi Revelacio. Tial, ho Vi bona Sinjoro, akceptu la peton de tiu ĉi Via servanto ĉe la sojlo de Via ununureco kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, ĉar ĉi tiu filo leviĝis por servi al Vi kaj ĉiutempe penadas sur la vojo de Via amo. Vere, estas Vi la Donanto, la Pardon-anto kaj la Bonkora!

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Gepatroj (#16031)

Ho Vi pardonema Dio! Pardonu la pekojn de mia amata patrino, indulgu ŝiajn misojn, rigardu ŝin per Via graca providenco kaj ebligu al ŝi eniri Vian Regnon.
Ho Dio! Ekde la plej fruaj tagoj de mia vivo ŝi edukis kaj nutris min, sed mi ne rekompencis ŝin por ŝiaj penoj kaj laboroj. Vi, do, rekompencu ŝin per vivo eterna kaj jubilado en Via Regno.
Vere, Vi estas la Pardonanta, la Donacanta kaj la Bonkora.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

Gepatroj (#16032)

Ho Dia Providenco! Mergu la patron kaj patrinon de ĉi tiu servanto de Via Sojlo en la oceanon de Via pardono kaj purigu kaj sanktigu ilin de ĉiu peko kaj devio. Bonvolu al ili elmontri Vian indulgon kaj mizerikordon kaj al ili donaci Vian gracan pardonon. Vi, vere, estas la Pardonanto, la Ĉiam-Indulga, la Donacanto de abunda graco. Ho Vi pardonema Sinjoro! Malgraŭ tio ke estas ni pekantoj, fiksiĝas niaj esperoj tamen je Via promeso kaj certigo. Malgraŭ tio ke estas ni envolvitaj en la mallumo de l’ eraro, turnas ni tamen ĉiutempe nian vizaĝon al la mateno de Viaj abundaj favoroj. Traktu nin kiel konvenas je Via Sojlo kaj donu al ni kio indas je Via Korto. Vi estas la Ĉiam-Indulga, la Pardonanto, Tiu, Kiu indulgas ĉiun mison.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

