Fasto (#16052)

Laŭdo estu al Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj la Skribita Tabelo revelaciita, kaj la dismetita Skribrulaĵo malkovrita, sendu malsupren al mi kaj al tiuj apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj kiaj baras al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco. 
Mi estas tiu, ho mia Eternulo, kiu firme tenas la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉas sin al la orlo de Via mizerikordo kaj favoro. Dekretu por mi kaj por tiuj karaj al mi la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru, do, al ili la Kaŝitan Donacon, kiun dekretis Vi por la unuarange elektitaj el inter Viaj kreitoj. 
Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj dekretis Vi al Viaj geservantoj observi la faston. Benata estas, kiu observas la faston plene pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Eternulo, obei Vin kaj sekvi Viajn preceptojn. Via, vere, estas la potenco fari kion Vi elektas. 
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉioscia, la Plej Saĝa. Ĉiuj laŭdoj estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

Fasto (#16053)

Glorata estu Vi, ho Dio, mia Dio! Tiuj ĉi estas la tagoj, por kiuj preskribis Vi al Viaj elektitoj, Viaj amatoj kaj Viaj servantoj observi la Faston, kiun Vi faris lumo por la anoj de Via regno same kiel faris Vi la devigan preĝon ascenda eskalo por tiuj agnoskantaj Vian unuecon. Mi petas de Vi, ho mia Dio, gardi Vian religion per tiuj ĉi du potencaj kolonoj, kiujn dekretis Vi esti gloro kaj honoro por la tuta homaro, kontraŭ la fifaroj de la malpiuloj kaj la konspirado de ĉiu malvirtulo. Ho Eternulo, ne kaŝu la lumon, kiun per Via forto kaj Via ĉiopovo rivelis Vi. Asistu, do, per Via ordono kaj Via suvereneco tiujn, kiuj vere kredas je Vi, pere de la anaroj de l’ vidata kaj nevidata. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Potenca.

-Bahá'u'lláh
-----------------------

