Familio (#16029)

Li estas Dio.
Ho Dio, mia Dio! En plena senpretendo kaj fervoro, humileco kaj sindonemo mi petegas al Vi per mia lango kaj mia koro, per mia spirito kaj mia animo, kaj per mia menso kaj mia konscienco, ke plenumu Vi la plej aspiratan el ĉiuj deziroj, destinu la plej meritplenan el ĉiuj agoj kaj dekretu ĉian honoron kaj perfektecon, favoron kaj belecon, prosperon kaj saviĝon por ĉi tiu familio, kiu je la aŭroro de Via splenda mateno rapidas al Via ŝirmanta ombro kaj serĉas rifuĝon en Via sekura haveno kaj Via masiva fortikaĵo. Vere, tiuj ĉi animoj atentis Vian vokon, proksimiĝis al Via Sojlo, flamiĝis per la fajro de Via amo kaj forportiĝis per la spiroj de Via sankteco. Ili konstantas en la servado al Via Kozo, humilas antaŭ Via Vizaĝo kaj noblas sub Via ŝirmanta ombro. Ili famas kiel la portantoj de Via nomo inter Via popolo kaj mencias Vin inter Viaj geservantoj.
Ho Dio, mia Dio! Igu ilin superaj per Via praa gloro, honoru ilin en Via majesta Regno kaj helpu ilin pere de tiuj ĝuantaj Viajn favorojn dum tiu ĉi granda Tago. Ho Eternulo, mia Dio! Levu alten ilian standardon, donu al ili pli ampleksan porcion de Via protektado, disvastigu foren iliajn signojn kaj pligrandigu ilian briladon, ke fariĝu ili vazo por la lampo de Viaj multnombraj favoroj kaj disvastigantoj de Via ama bonkoreco kaj malavareco.
Ho Eternulo, mia Dio! Estu Vi ilia kompano en ilia soleco kaj dum iliaj momentoj de angoro ĉirkaŭu ilin per Via helpo. Postlasu al ili Vian Libron kaj plenmezure donu al ili Viajn donacojn kaj favorojn. Vi estas vere la Potenca, la Povoplena, la Graca, la Malavara, kaj Vi estas vere la Mizerikorda, la Kompatema.

-`Abdu'l-Bahá
-----------------------

