Li estas Dio.
Ho Dio, mia Dio! En plena senpretendo kaj fervoro, humileco kaj sindonemo mi petegas al Vi per mia lango kaj mia koro, per mia spirito kaj mia animo, kaj per mia menso kaj mia konscienco, ke plenumu Vi la plej aspiratan el ĉiuj deziroj, destinu la plej meritplenan el ĉiuj agoj kaj dekretu ĉian honoron kaj perfektecon, favoron kaj belecon, prosperon kaj saviĝon por ĉi tiu familio, kiu je la aŭroro de Via splenda mateno rapidas al Via ŝirmanta ombro kaj serĉas rifuĝon en Via sekura haveno kaj Via masiva fortikaĵo. Vere, tiuj ĉi animoj atentis Vian vokon, proksimiĝis al Via Sojlo, flamiĝis per la fajro de Via amo kaj forportiĝis per la spiroj de Via sankteco. Ili konstantas en la servado al Via Kozo, humilas antaŭ Via Vizaĝo kaj noblas sub Via ŝirmanta ombro. Ili famas kiel la portantoj de Via nomo inter Via popolo kaj mencias Vin inter Viaj geservantoj.
Ho Dio, mia Dio! Igu ilin superaj per Via praa gloro, honoru ilin en Via majesta Regno kaj helpu ilin pere de tiuj ĝuantaj Viajn favorojn dum tiu ĉi granda Tago. Ho Eternulo, mia Dio! Levu alten ilian standardon, donu al ili pli ampleksan porcion de Via protektado, disvastigu foren iliajn signojn kaj pligrandigu ilian briladon, ke fariĝu ili vazo por la lampo de Viaj multnombraj favoroj kaj disvastigantoj de Via ama bonkoreco kaj malavareco.
Ho Eternulo, mia Dio! Estu Vi ilia kompano en ilia soleco kaj dum iliaj momentoj de angoro ĉirkaŭu ilin per Via helpo. Postlasu al ili Vian Libron kaj plenmezure donu al ili Viajn donacojn kaj favorojn. Vi estas vere la Potenca, la Povoplena, la Graca, la Malavara, kaj Vi estas vere la Mizerikorda, la Kompatema.
Ho Vi Provizanto, ho Vi Pardonanto! Nobla animo ascendis al la Reĝejo de l’ realo kaj de la mortema mondo de l’ polvo rapidis al la regno de eterna gloro. Plialtigu la rangon de tiu ĉi gasto ĵus alveninta kaj vestu ĉi tiun veteranan servanton per nova kaj mirinda robo.
Ho Vi Senkompara Eternulo! Donu Vian pardonon kaj teneran prizorgon tiel ke ĉi tiu animo ĝuu enlason en la ripozejojn de Viaj misteroj kaj fariĝu intima kompano en la asembleo de l’ splendoj. Estas Vi la Donanto, la Donacanto, la Ĉiam-Amanta. Estas Vi la Pardonanto, la Tenera, la Plej Potenca.
Ho mia Dio! Ho Vi, pardonanto de pekoj, donacanto de bonoj, forpelanto de afliktoj!
Vere, mi petegas Vin pardoni la pekojn de tiuj, kiuj lasis la fizikan veston kaj ascendis en la mondon spiritan.
Ho mia Eternulo! Purigu ilin de misfaroj, forpelu iliajn ĉagrenojn kaj ŝanĝu ilian sombron al lumo. Faru, ke ili eniru la ĝardenon de feliĉo, lavu ilin per la plej pura akvo kaj lasu ilin ekvidi Viajn splendojn sur la monto plej alta.
»La Preĝo por la Mortintoj estas la sola bahaa deviga preĝo recitenda en ĉeesto de aliaj; ĝi estu recitata de unu kredanto dum ĉiuj ceteraj ĉeestantoj staras silente. Bahá’u’lláh klarigis, ke tiu ĉi preĝo estas deviga nur kiam la forpasinto aĝas pli ol dek kvin jarojn, ke ĝia recitado okazu antaŭ la enterigo kaj ke ne necesas dum la recitado direktiĝi al la kiblo.« [Kitab-i-Aqdas, klarigoj 10]
Post esti dirinta la unuajn du versojn de tiu ĉi preĝo diru la recitanto unufoje »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora] kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la unuan el la ses sekvaj versoj. Post tio li denove unufoje diru »Alláh-u-Abhá« kaj tiam recitu dek naŭ fojojn la duan el la ses versoj, ktp.)
Ho mia Dio! Tiu ĉi estas Via servanto* kaj la filo de Via servanto, kiu kredis je Vi kaj je Viaj signoj kaj turnis sian vizaĝon al Vi, tute malligita de ĉio krom Vi. El tiuj, kiuj estas mizerikordaj, estas Vi, vere, la plej mizerikorda.
Traktu lin, ho Vi, Kiu pardonas la pekojn de la homoj kaj kaŝas iliajn kulpojn, kiel kon-venas al la ĉielo de Via malavaro kaj la oceano de Via graco. Permesu al li eniri la kortojn de Via transcenda mizerikordo ek-zistanta jam de antaŭ ol kreiĝis la tero kaj la ĉielo. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ripetu li poste sesfoje la saluton »Alláh-u-Abhá« kaj poste dek naŭ fojojn ĉiun el la sekvaj versoj:
Ni ĉiuj, vere, adoras Dion.
Ni ĉiuj, vere, kliniĝas antaŭ Dio.
Ni ĉiuj, vere, estas devotaj al Dio.
Ni ĉiuj, vere, gloras Dion.
Ni ĉiuj, vere, dankas Dion.
Ni ĉiuj, vere, estas paciencaj en Dio.
*Se la mortinto estas virino, diru li: »Tiu ĉi estas Via servantino kaj la filino de Via servantino«, ktp. ...
Gloro estu al Vi, ho mia Dio! Vere, tiu ĉi Via servanto kaj tiu ĉi Via servantino kuniĝis sub la ombro de Via mizerikordo kaj estas unuigitaj per Via favoro kaj malavaro. Ho Eternulo! Asistu ilin en tiu ĉi Via mondo kaj Via Regno kaj destinu por ili ĉian bonon pere de Via malavareco kaj graco. Ho Eternulo! Firmigu ilin en ilia servemo kaj asistu ilin en ilia servado al Vi. Lasu ilin fariĝi la signoj de Via Nomo en Via mondo kaj protektu ilin per Viaj donacoj, kiuj estas neelĉerpeblaj en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Ho Eternulo! Ili estas petegantaj la venon de la regno de Via mizerikordo kaj alvokantaj la reĝejon de Via ununureco. Vere, ili geedziĝas obeemaj al Via ordono. Faru, ke ili estiĝu la signoj de harmonio kaj unueco ĝis la fino de l’ tempo. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Ĉie-Estanta kaj la Ĉiopotenca.
Ho mia Eternulo, Ho mia Eternulo! Tiuj ĉi du brilaj astroj geedziĝas en Via amo, kunligitaj en servemo al Via Sankta Sojlo, unuigitaj en sindediĉo al Via Kozo. Faru ke ĉi tiu geedzeco estu kiel gvidlumoj de Via abunda graco, Ho mia Eternulo, la Plej Mizerikorda, kaj lumantaj radioj de Viaj donacoj, Ho Vi, la Bonfaranta, la Ĉiam-Donanta, por ke de ĉi tiu granda arbo ŝosu branĉoj verdiĝontaj kaj florontaj per la donacoj pluvantaj el Viaj nuboj de l’ graco.
Vere, Vi estas la Malavara, vere, Vi estas la Ĉiopova, vere, Vi estas la Kompatema, la Plej Mizerikorda.
Ho Dio, mia Dio! Benu Vi la du anojn de tiu ĉi geedzeco, tiun ĉi Vian servanton kaj tiun ĉi Vian servantinon, kiuj ambaŭ kredas je Via ununureco, atestas Vian unuecon kaj estas altirataj al Via Regno. Dekretu por ili ĉion bonan kaj igu ilian geedzecon afero de eternaj sublimo, honoro, perfekteco, lumo kaj mizerikordo. Vere, Vi estas la Ĉion-Donema, la Kompatema, kaj Vi estas Tiu, Kiu estas ama kaj afabla al Siaj servantinoj kaj servantoj.
Bonvolu igi, Ho mia Eternulo, ĉi tiun geedz-econ prospera, ĝojplena, benata kaj laŭdinda. Plifortigu Vi la unuiĝon kaj pliigu la harmonion inter tiuj ĉi du animoj, ke vivu ili kune en pleja trankvilo kaj beato kaj fondu sin-donan familion, kiu kredas je Vi kaj Viaj signoj. Vere, Vi estas la Plej Donema. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Ĉiopotenca, la Plej Forta.
Ho Eternulo, faru Vi tiun ĉi geedzecon benata, prospera kaj feliĉa. Kunligu ĉi tiujn du animojn kaj ĝojigu Vi ĉiun okulon per la fruktoj aperontaj el tiu ĉi favora okazo. Ŝirmu ilin ambaŭ en la sanktejo de Via prizorgo kaj protekto kaj gardu ilin per la atenta okulo de Via ama korfavoro. Igu ke fariĝos ili signoj de Via memoro inter Viaj kreitoj kaj lumoj de Via scio en la lampo de Via malavara favoro.
Ho Eternulo! Ili estas feblaj, plifortigu ilin per Via forto. Ili estas humilaj, suprenlevu ilin per Via povo. Ili petegas al Vi ĉe la pordo de Via ununureco kaj estas insiste petantaj Vin ĉe la sojlo de Via tenera mizerikordo. Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Malavara, la Mizerikorda, la Kompatema.
Ho mia Eternulo! Igu la okulojn de mia edzo vidantaj. Ĝojigu Vi lian koron per la lumo de la scio pri Vi, altiru Vi lian menson al Via luma beleco, serenigu Vi lian spiriton rivelante al li Viajn manifestajn splendojn.
Ho mia Eternulo! Levu la vualon de antaŭ lia rigardo. Pluvigu sur lin Viajn abundajn donacojn, ebriigu lin per la vino de l’ amo al Vi, igu lin unu el Viaj anĝeloj, kies piedoj marŝas sur ĉi tiu tero same kiel iliaj animoj soras tra la altaj ĉieloj. Igu lin fariĝi radianta lampo disen briliganta la lumon de Via saĝo inter Via popolo.
Vere, Vi estas la Altvalora, la Ĉiam-Donanta, Tiu kun Mano Aperta.
Vi vidas, ho Eternulo, niajn petantajn manojn esti levitaj al la ĉielo de Via favoro kaj donacemo. Donu, ke ili pleniĝu per la trezoroj de Via malavaro kaj abunda favoro. Pardonu nin kaj niajn patrojn kaj niajn patrinojn kaj plenumu ĉion deziratan de ni el la oceano de Via graco kaj Dia malavaro. Akceptu, ho Amato de niaj koroj, ĉiujn niajn agojn sur Via pado. Vi estas, vere, la Plej Potenca, la Plej Supera, la Senkompara, la Unusola, la Pardonanta, la Graca.
Ho Eternulo! En tiu ĉi Plej Granda Revelacio akceptas Vi la propeton de infanoj por siaj gepatroj. Tio estas unu el la apartaj senlimaj donacoj de tiu ĉi Revelacio. Tial, ho Vi bona Sinjoro, akceptu la peton de tiu ĉi Via servanto ĉe la sojlo de Via ununureco kaj mergu lian patron en la oceanon de Via graco, ĉar ĉi tiu filo leviĝis por servi al Vi kaj ĉiutempe penadas sur la vojo de Via amo. Vere, estas Vi la Donanto, la Pardon-anto kaj la Bonkora!
Ho Vi pardonema Dio! Pardonu la pekojn de mia amata patrino, indulgu ŝiajn misojn, rigardu ŝin per Via graca providenco kaj ebligu al ŝi eniri Vian Regnon.
Ho Dio! Ekde la plej fruaj tagoj de mia vivo ŝi edukis kaj nutris min, sed mi ne rekompencis ŝin por ŝiaj penoj kaj laboroj. Vi, do, rekompencu ŝin per vivo eterna kaj jubilado en Via Regno.
Vere, Vi estas la Pardonanta, la Donacanta kaj la Bonkora.
Ho Dia Providenco! Mergu la patron kaj patrinon de ĉi tiu servanto de Via Sojlo en la oceanon de Via pardono kaj purigu kaj sanktigu ilin de ĉiu peko kaj devio. Bonvolu al ili elmontri Vian indulgon kaj mizerikordon kaj al ili donaci Vian gracan pardonon. Vi, vere, estas la Pardonanto, la Ĉiam-Indulga, la Donacanto de abunda graco. Ho Vi pardonema Sinjoro! Malgraŭ tio ke estas ni pekantoj, fiksiĝas niaj esperoj tamen je Via promeso kaj certigo. Malgraŭ tio ke estas ni envolvitaj en la mallumo de l’ eraro, turnas ni tamen ĉiutempe nian vizaĝon al la mateno de Viaj abundaj favoroj. Traktu nin kiel konvenas je Via Sojlo kaj donu al ni kio indas je Via Korto. Vi estas la Ĉiam-Indulga, la Pardonanto, Tiu, Kiu indulgas ĉiun mison.
Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo, mia Dio! Vi vidas kiel mi turniĝas al Vi kaj direk-tas mian vizaĝon al Via graco kaj Viaj dona-coj. Mi petegas al Vi, je Via nomo, per kiu Vi ebligis al ĉiuj, kiuj rekonis Vian unuecon, gustumi la vinon de Via mizerikordo, kaj al ĉiuj, kiuj proksimiĝis al Vi, trinki de la viv-antaj akvoj de Via ama favoro, ke komplete Vi liberigu min de ĉiuj vanaj imagoj kaj inklinigu min direktiĝi al Via graco, ho Vi, kiu estas la Sinjoro de ĉiuj homoj!
Dum la tagoj de la Manifestiĝo de Via Kozo kaj de la Tagiĝo de Via Revelacio, ho mia Dio, bonvolu asisti min disŝiri la vualojn, kiuj malhelpas al mi rekoni Vin kaj mergiĝi en la oceano de Via scio. Tenu min per la manoj de Via potenco kaj ebligu ke, per la dolĉaj melodioj de la Kolombo de Via unu-eco, estu mi tiel forportata, ke ĉesos mi en la tuta kreitaĵo atenti pri iu ajn vizaĝo krom Via vizaĝo, ho Vi, la Celo de mia deziro, kaj rekonos en la mondo videbla nenion alian ol nur la evidentojn de Via potenco, ho Vi, Kiu estas la Dio de l’ mizerikordo!
Estas mi nur mizera estaĵo, ho mia Sinjoro, kaj estas Vi la Ĉion-Posedanta, la Plej Alta; estas mi plena malforto kaj Vi la Ĉiopova kaj la Plej Supera Ordonanto je kaj la komenco kaj la fino. Ne rifuzu al mi la aromojn de Via Revelacio kaj ne frakasu miajn esperojn je la elverŝoj malsuprensendataj el la ĉielo de Viaj donacoj. Ordonu al mi, ho Vi, mia Dio, la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta, kaj donu al mi tion, kio utilos al mi en ĉiu el Viaj mondoj, ĉar mi ne scias, kio al mi helpos aŭ damaĝos. Vi, vere, estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
Kompatu, do, ho mia Dio, Viajn geserv-antojn, kiuj dronas enmeze de la oceano de malicaj sugestoj, kaj savu ilin per la potenco de Via suvereneco, Ho Vi, kiu estas la Sin-joro de ĉiuj nomoj kaj atributoj! Vi estas Tiu, Kiu de eterne dekretis tion, kio plaĉas al Vi, kaj eterne tiel same faros plu. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.
"
Koncerne siajn aferojn ripetu li dek naŭ fojojn: »Vi vidas min, ho mia Dio, malligita de ĉio krom Vi kaj alkroĉiĝanta al Vi. Gvidu min, do, je ĉiuj miaj aferoj al tio el kio profitos mi favore al la gloro de Via Kozo kaj la elstareco de la rango de Viaj amatoj.« Tiam pripensu li la aferon kaj faru kion ajn venas al lia menso. Tiu ĉi impeta oponado de la malamikoj ja cedos al supera prospero.
Laŭdata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Via Nomo, per kiu ek-sonis la Horo kaj efektiviĝis la Resurekto, kaj kaptis timo kaj tremo ĉiujn, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, pluvigu el la firm-amento de Via mizerikordo kaj el la nuboj de Via tenera kompatemo tion, kio ĝojigos la korojn de Viaj geservantoj, kiuj turnas sin al Vi kaj helpas Vian Kozon.
Protektu Viajn geservantojn, ho mia Etern-ulo, kontraŭ la sagoj de vantaj kapricoj kaj vanaj imagoj, kaj donu al ili el la manoj de Via graco trinkon de la milde fluanta akvo de Via kono.
Vere, estas Vi la Ĉiopova, la Plej Supera, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ho mia Eternulo! Faru Vian belecon mia nu-traĵo, kaj Vian ĉeeston mia trinkaĵo, kaj Vian plaĉon mia espero, kaj Vian gloradon mia agado, kaj Vian rememoron mia akompan-anto, kaj la potencon de Via suvereneco mia helpanto, kaj Vian restadejon mia hejmo, kaj mian vivejon la loko kiun sanktigis Vi de la limoj metitaj al tiuj, kiuj estas kvazaŭ per vualo forfermitaj de Vi.
Estas Vi, vere, la Ĉiopova, la Plej Glora, la Plej Potenca.
Ho Dio, mia Dio! Mi forlasis mian hejmon firme tenante la kordonon de Via amo kaj plene subiĝante al Via prizorgo kaj Via pro-tekto. Mi petegas Vin je Via povo, per kiu Vi protektis Viajn amatojn kontraŭ la ribel-emaj kaj perversaj kaj kontraŭ ĉiu obstina subpremanto kaj ĉiu maliculo, kiu erar-vagadas fore de Vi, gardu min sekura per Via malavaro kaj Via graco. Ebligu al mi, do, per Via potenco kaj Via forto, reveni al mia hejmo. Estas Vi, vere, la Ĉiopova, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.
Glorata estu Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas Vin je Li, Kiu estas Via Plej Alta Nomo, Kiun amare afliktis tiuj el Viaj kreitoj, kiuj rifuzis Vian veron, kaj Kiu estis ĉirkaŭata de angoroj kiajn neniu buŝo povus eldiri, permesu, ke mi memoru Vin kaj festu Vian laŭdon dum ĉi tiuj tagoj, kiam ĉiuj sin turnis for de Via beleco, disputis kontraŭ Vi kaj senestime turniĝis for de Tiu, Kiu estas la Revelacianto de Via Kredo. Ekzistas neniu, ho mia Eternulo, por helpi al Vi krom Via propra Memo, kaj nenia potenco por asisti Vin krom Via propra potenco.
Mi petegas al Vi fari min kapabla firme kaj fidele kroĉiĝi je Via amo kaj Via memoro. Tio estas, vere, al mi ebla, kaj Vi estas Tiu, Kiu konas ĉion en mi. Vi vere estas la Konanto informita pri ĉio. Ne senigu min, ho mia Eternulo, je la splendoj de la lumo de Via vizaĝo, kies brileco iluminas la tutan mondon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Potenca, la Plej Glora, la Ĉiam-Par-donanta.
Mia Dio, la celo de mia adorado kaj de mia sopirado, la Plej Malavara, la Plej Kompat-ema! Ĉia vivo estas de Vi kaj ĉia povo estas en la teno de Via ĉiopovo. Kiun ajn alten Vi levas, tiu estas levita super la anĝeloj kaj atingas la rangon de l’ »Vere, Ni lin levis al rango alta!«; kaj kiun ajn Vi humiligas, tiu fariĝas malpli ol polvo, ne, eĉ malpli ol nenio.
Ho Dia Providenco! Spite nian malicon, pekadon kaj senbridon serĉas ni tamen de Vi »sidejon de l’ vero« kaj sopiras ekvidi la vizaĝon de la Reĝo Ĉiopova. Estas Via la ordono, apartenas al Vi ĉia suvereneco kaj kliniĝas antaŭ Via dekreto la regno de l’ potenco. Ĉio ajn farita de Vi estas pura justeco, ne, la vera esenco de l’ graco. Unu-sola sparko el la splendoj de Via nomo la Plej Mizerikorda sufiĉas por forskrapi kaj elviŝi el la mondo ĉian spuron de peko, kaj ununura spiro el la brizoj de la Tago de Via Revelacio sufiĉas por ornami per freŝa deko-ro la tutan homaron.
Donu Vian forton, ho Ĉiopova, al Viaj feblaj kreitoj kaj revivigu la kvazaŭ mortajn, ke bonŝance ili trovu Vin kaj estu kondukataj al la oceano de Via gvidado kaj restu firmaj en Via Kozo. Se per iu el la diversaj lingvoj de la mondo, ĉu orienta ĉu okcidenta, estas vaste disigata la bonodoro de Via glorado, igas tio ĝin, vere, kara kaj multaprezata. Se tamen tiaj lingvoj restas senigitaj de tia bonodoro, ne meritas ili, sendube, ian men-cion, nek vorte nek pense.
Ni petas Vin, ho Providenco, montru al ĉiuj homoj Vian vojon kaj ĝuste ilin gvidu. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Ĉioscia, la Ĉion-Vidanta.
Ho mia Dio! Ho mia Dio! Mi atestas, ke ĉi tiu estas Via Tago, kiu estas menciita en Viaj Libroj, Viaj Epistoloj, Viaj Psalmoj kaj Viaj Tabeloj. Dum ĝi manifestis Vi tion, kio estis kaŝita en Via Scio kaj estis konservita en la deponejoj de Via ĉiama protekto. Mi petegas Vin, ho Sinjoro de la mondo, je Via Plej Granda Nomo tremiganta la membrojn de l’ homoj, helpu Viajn geservantojn fariĝi firmaj en Via Kozo kaj leviĝi serve al Vi.
Vere, estas Vi potenca fari kion ajn Vi volas. Kaj tenas Vi la bridojn de ĉiuj aferoj. Vi protektas kiun ajn Vi volas per Via Potenco kaj Dominado. Kaj vere, estas Vi la Ĉiopova, la Ĉion-Subiganta, la Plej Povoplena.
Ho Dio, Kiun mi kultas kaj adoras! Mi atestas Vian unuecon kaj ununurecon kaj agnoskas Viajn donacojn pasintajn kaj nunajn. Estas Vi la Plej Malavara. La inundantaj pluvoj de Via mizerikordo pluvas egale sur tiuj altaj kaj basaj, kaj la splendoj de Via graco elverŝiĝas super tiuj obeemaj kaj ribelemaj.
Ho Dio de l’ mizerikordo. Antaŭ Via pordo kliniĝas la kvintesenco de l’ mizerikordo kaj ĉirkaŭ la sanktejo de Via Kozo cirkulas, en sia plej profunda senco, la ama korfavoro. Ni petegas al Vi, insiste alvokante Vian praan gracon kaj serĉante Vian nunan fa-voron, ke kompatu Vi ĉiujn, kiuj estas la manifestiĝoj de l’ mondo ekzistanta, kaj ke ne rifuzu Vi al ili dum Viaj tagoj la elverŝojn de Via graco.
Ĉiuj ja estas povraj kaj senhavaj, kaj Vi, vere, estas la Ĉion-Posedanta, la Ĉion-Subig-anta, la Ĉiopotenca.
Li estas la Plej Glora!
Laŭdo estu al Vi, ho mia Dio! Vi vokis min kaj mi respondis al Vi. Vi venigis min kaj mi rapidis al Vi, enirante la ombron de Via mizerikordo kaj serĉante ŝirmon ĉe la sojlo de la pordo de Via graco. Vi vartis min, ho Sinjoro, per Via providenco, elektis min sole por Vi, kreis min por servi al Vi, kaj destinis al mi stari antaŭ Vi. Mi petegas al Vi, je Via ĉioglora Nomo kaj je Via beleco, kiu aŭroris super la horizonto de Via plej supera Esen-co, ligu min al Vi, kiel pli frue jam Vi faris, kaj ne separu min de Vi. Kaj igu min do, ho mia Dio, fari tion kio indas al Vi. Vi, vere, regas super ĉiuj aferoj.
Ho Sinjoro! Estas Vi la Foriganto de ĉiu angoro kaj la Dispelanto de ĉiu aflikto. Estas Vi la malaperiganto de ĉiu kordoloro kaj la liberiganto de ĉiu sklavo, la Elaĉetanto de ĉiu animo. Ho Eternulo! Redemptu min per Via mizerikordo kaj kalkulu min inter tiuj Viaj geservantoj, kiuj saviĝis.
Mi petegas al Vi je Via potenco, ho mia Dio!
Ne lasu suferadon min sieĝi en tempoj de elprovado, kaj en momentoj de malatento gvidu miajn paŝojn pere de Via inspiro. Vi estas Dio, Vi estas potenca fari kion vi deziras. Neniu povas rezisti Vian Volon aŭ malhelpi Vian Intencon.
Diru: Dio sufiĉas al ĉio kaj super ĉio, kaj nenio en la ĉieloj nek sur la tero krom Dio sufiĉas. Vere, estas Li en Si Mem la Scianto, la Subtenanto, la Ĉiopova.
BÁB
Ĉu estas ajna Foriganto de malfacilaĵoj krom Dio? Diru: Laŭdata estu Dio! Li estas Dio! Ĉiuj estas Liaj servantoj kaj ĉiuj obeas Lian ordonon!
Ho Eternulo! Ebligu al ĉiuj popoloj de la mondo akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, tiel ke neniu kreita estaĵo restu ekster la limoj de Via bonplaĉo.
De pratempoj estas Vi potenca fari tion, kio plaĉas al Vi, kaj transcendas Vi ĉion ajn, kio estas dezirata de Vi.
Gloro estu al Vi, ho Eternulo, Vi Kiu ek-zistigis ĉion kreitan per la potenco de Via ordono.
Ho Eternulo! Asistu tiujn, kiuj abnegaciis ĉion krom Vi, kaj donu al ili grandan venkon. Sendu sur ilin, ho Eternulo, la tutan aron da anĝeloj en la ĉielo kaj sur la tero kaj ĉie inter tiuj, por helpi Viajn geservantojn, por asisti kaj fortigi ilin, por igi ilin kapablaj atingi sukceson, por subteni ilin, por kroni ilin per gloro, por doni al ili honoron kaj superecon, por riĉigi ilin kaj por igi ilin triumfantaj en miriga venko.
Vi estas ilia Sinjoro, la Sinjoro de la ĉieloj kaj de la tero, la Sinjoro de ĉiuj mondoj. Plifortigu tiun ĉi Kredon, ho Eternulo, per la forto de ĉi tiuj geservantoj kaj ebligu al ili superi ĉiujn popolojn de la mondo; ĉar, vere, estas ili Viaj geservantoj, kiuj sin malligis de ĉio krom Vi, kaj Vi, vere, estas la protektanto de la fidelaj kredantoj.
Permesu Vi, ho Eternulo, ke iliaj koroj, per lojaleco al tiu ĉi Via nerompebla Kredo, plifortiĝu super ĉio en la ĉieloj kaj sur la tero kaj kio ajn estas inter ili; kaj fortigu, ho Eternulo, iliajn manojn per la signoj de Via mirakla potenco, por ke manifestu ili Vian potencon antaŭ la okuloj de la tuta homaro.
Ho mia Eternulo! Vi scias, ke la homoj estas ĉirkaŭataj de doloroj kaj afliktoj kaj de malfacilaĵoj kaj ĉagrenoj. Ĉiu tento kaptas la homon, kaj ĉiu terura mizero atencas lin kvazaŭ la atako de serpento. Ne estas ŝirmo kaj rifuĝo por li krom sub la flugilo de Via protekto, prizorgo, gardo kaj ŝirmo.
Ho Vi la Mizerikorda! Ho mia Eternulo! Via protektado estu mia armo, Via konservado mia ŝirmo, humileco antaŭ la pordo de Via unueco mia gvardio, kaj Viaj zorgado kaj defendo miaj fortikaĵo kaj restadejo. Protektu min kontraŭ la sugestoj de l’ memo kaj deziro, kaj gardu min kontraŭ ĉiu malsano, tento, malfacilaĵo kaj aflikto.
Vere, estas Vi la Protektanto, la Gardanto, la Konservanto, la Sufiĉanto, kaj vere estas Vi la Mizerikorda el la Plej Mizerikordaj!
Li estas la Kompatema, la Ĉion-Donacanta! Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min, Vi konas min; Vi estas mia Haveno kaj mia Rifuĝejo. Neniun mi serĉis nek serĉos ol nur Vin; neniun padon mi paŝis nek paŝos ol nur la padon de Via amo. En la senluma nokto de l’ malespero turniĝas mia okulo, atendeme kaj esperplene, al la mateno de Via senlima korfavoro, kaj dum la horo de l’ tagiĝo refreŝiĝas kaj fortikiĝas mia velkanta animo per rememoro pri Via beleco kaj perfekteco. Tiu, kiun helpas la graco de Via mizerikordo, fariĝos, kvankam li estas nur guto, senlima oceano, kaj la plej eta atomo, kiun asistas la alfluado de Via ama bonkoreco, brilegos kiel radianta stelo.
Ŝirmu sub Via protektado, ho Vi Spirito de l’ pureco, Vi Kiu estas la Ĉion-Donacanta Provizanto, ĉi tiun ravitan, ekscititan servanton Vian. Helpu lin en ĉi tiu mondo surtera resti neŝancelebla kaj firma en Via amo, kaj permesu, ke ĉi tiu kriple fluganta birdo atingu rifuĝejon kaj ŝirmejon en Via dia nesto establita sur la arbo ĉiela.
Ho mia Eternulo, mia Amato, mia Deziro! Konsolu min en mia soleco kaj akompanu min en mia ekzilo. Forigu mian ĉagrenon. Faru min devota al Via beleco. Fortiru min de ĉio krom Vi. Allogu min per la bonodoroj de Via sankteco. Kunigu min en Via Regno kun tiuj senigitaj de ĉio krom Vi kaj sopirantaj servi ĉe Via sankta sojlo, pretaj labori por Via Kozo. Ebligu al mi esti unu el tiuj Viaj servantinoj, kiuj atingis Vian bonplaĉon. Vere, estas Vi la Graca, la Malavara.
Ho Dio! Ho Dio! Jen flugillezita birdo kiu nur tre malrapide flugas – asistu lin ke flugu li al la pinto de prospero kaj saviĝo, ke glitu li en pleja ĝojo kaj feliĉo tra la senlima spaco, ekkantu sian melodion je Via Majesta Nomo tra ĉiuj regionoj, gajigu la orelojn per tiu voko kaj briligu la okulojn per la ekvido de la signoj de l’ gvidado.
Ho Eternulo! Estas mi sola, forlasita kaj senpretenda. Ne estas subtenanto por mi krom Vi, nek helpanto aŭ vivtenanto alia ol Vi. Konfirmu min en mia servado al Vi, asistu min per Viaj anĝelaroj, faru min triumfanta je la proklamado de Via Vorto, kaj permesu al mi prezenti Vian saĝon inter Viaj kreitoj. Vere, estas Vi la helpanto de la malfortuloj, la defendanto de la etuloj, kaj, vere, estas Vi la Povoplena, la Fortega kaj la Nelimigita.
Ho Vi amato de mia koro kaj animo! Ne havas mi rifuĝon krom Vi. Nenian voĉon levas mi tagiĝe krom rememore kaj laŭde al Vi. Via amo min ĉirkaŭas kaj Via graco perfektas. Mia espero estas en Vi.
Ho Dio, konstante donu al mi novan vivon kaj ĉiumomente provizu min per la spiroj de la Sankta Spirito, por ke firme restu mi en Via amo, atingu grandan feliĉon, perceptu la evidentan lumon kaj troviĝu en la stato de pleja trankvilo kaj sindonemo.
Vere, estas Vi la Donanto, la Pardonanto, la Kompatema.
Ho Eternulo!
Helpu al ĉi tiu filino de la Regno esti altigata en ambaŭ mondoj; igu ŝin turniĝi for de ĉi tiu morta mondo de l’ polvo kaj de tiuj ligintaj sian koron al ĝi, kaj ebligu al ŝi intimiĝi kaj proksimiĝi al la mondo de l’ senmorteco. Donu al ŝi ĉielan povon kaj fortigu ŝin per la spiroj de la Sankta Spirito, por ke leviĝu ŝi serve al Vi.
Vi estas Tiu Fortega.
Ho Eternulo, mia Dio! Asistu Viajn amatojn esti firmaj en Via Kredo, iri Viajn vojojn kaj esti neŝanceleblaj en Via Kozo. Donu al ili Vian gracon por kontraŭstari la atencojn de egoismo kaj pasio kaj por sekvi la lumon de l’ ĉiela gvidado. Vi estas la Povoplena, la Graca, la Mem-Ekzistanta, la Donacanto, la Kompatema, la Ĉiopova, la Plej Malavara.
Ho Dio, mia Dio! Ŝirmu Viajn fidelajn servantojn je la malbonoj de memo kaj pasio, protektu ilin per la gardema okulo de Via ama korfavoro je ĉiu malico, malamo kaj envio, ŝirmu ilin en la nekonkerebla fortik-aĵo de Via prizorgo, kaj, sekuraj je la pikiloj de l’ dubemo, faru ilin la manifestiĝoj de Viaj gloraj signoj, iluminu iliajn vizaĝojn per la brilegaj radioj verŝitaj de la Tagiĝo de Via dia unueco, feliĉigu iliajn korojn per la versoj revelaciitaj el Via sankta regno, fortikigu iliajn lumbojn per Via ĉion-reganta potenco, kiu venas el Via regno de l’ gloro. Estas Vi la Plej Malavara, la Protektanto, la Ĉiopova, la Graca.
Eternulo! Kompatindaj estas ni, donu al ni Vian favoron; povraj, donacu al ni porcion el la oceano de Via riĉeco; senhavaj, provizu nin; humiligitaj, donu al ni Vian gloron. La birdoj de la ĉielo kaj la bestoj de la kampo ĉiutage sian nutraĵon ricevas de Vi, kaj ĉiuj estaĵoj ĝuas Vian prizorgon kaj amfavoron.
Ne senigu tiun ĉi feblulon je Via mirinda graco kaj per Via potenco donu al ĉi tiu senhelpa animo Viajn donacojn.
Donu al ni nian panon ĉiutagan kaj faru Vi ke plimultiĝu la vivnecesaĵoj, por ke ni dependu de neniu krom Vi, plene rilatu kun Vi, iru laŭ Viaj vojoj kaj proklamu Viajn misterojn. Estas Vi la Ĉiopova kaj la Amanta kaj la Provizanto de la tuta homaro.
Ho Vi, kompatema Sinjoro, Vi Kiu estas malavara kaj pova! Estas ni geservantoj Viaj ŝirmataj sub Via providenco. Rigardu nin per Via favoro. Donu lumon al niaj okuloj, aŭdkapablon al niaj oreloj kaj komprenon kaj amon al niaj koroj. Faru niajn animojn gajaj kaj feliĉaj per Via ĝoja sciigo. Ho Eternulo! Montru al ni la vojon al Via regno kaj vivigu nin ĉiujn per la spiroj de la Sankta Spirito. Havigu al ni vivon eternan kaj sendu al ni honoron senfinan. Unuigu la homaron kaj iluminu la homan mondon. Sekvu ni ĉiuj Vian vojon, soifu ni je Via bonplaĉo kaj serĉu ni la misterojn de Via Regno. Ho Dio! Unuigu nin kaj kunigu niajn korojn per Via nedisŝirebla ligo. Vere, estas Vi la Donanto, la Bonema kaj estas Vi la Ĉiopova.
Ho mia Eternulo kaj mia Espero! Helpu Vi al Viaj amatoj esti neŝanceleblaj en Via potenca Interligo, resti fidelaj al Via manifesta Kozo kaj plenumi la ordonojn dekretitajn de Vi por ili en Via Libro de l’ Splendoj; ke fariĝu ili standardoj de l’ gvidado kaj lampoj de l’ Kompanio supra, fontoj de Via senlima saĝo kaj ĝuste direktantaj steloj brilantaj desur la ĉielaj altoj.
Vere, estas Vi la Nevenkebla, la Ĉiopova, la Ĉiopotenca.
Ho Dia Providenco! Ekestis perpleksigaj malfacilaĵoj kaj aperis timigaj obstakloj. Ho Eternulo! Forigu ĉi tiujn malfacilaĵojn kaj elmontru la evidentojn de Via forto kaj povo. Mildigu ĉi tiujn malfacilaĵojn kaj glatigu nian iron laŭ ĉi tiu pena pado. Ho Dia Providenco! La obstakloj ne cedas kaj niaj penaj laboroj kaj malfacilaĵoj kuniĝas kun miriado da malhelpoj. Ne estas helpanto krom Vi kaj ne estas asistanto alia ol Vi. Ni metas ĉiujn niajn esperojn je Vi kaj konfidas ĉiujn niajn aferojn al Via prizorgo. Estas Vi la Gvidanto kaj la Foriganto de ĉiu malfacilaĵo, kaj estas Vi la Saĝa, la Vidanta kaj la Aŭdanta.
Ho Vi senkompara Sinjoro! Igu ke tiu ĉi suĉinfano nutriĝu el la brusto de Via ama bonkoreco, gardu ĝin en la lulilo de Via sekuro kaj protekto, kaj permesu ke edukiĝu ĝi en la brakoj de Via tenera amo.
Ho Dio! Gvidu min, protektu min, faru min lumanta lampo kaj stelo brila. Vi estas la Pova kaj la Potenca.
Ho Sinjoro! Plantu ĉi tiun delikatan plantidon en la ĝardenon de Viaj abundaj malavaroj, akvumu ĝin el la fontoj de Via ama korfavoro kaj per la elverŝoj de Via favoro kaj graco igu ĝin kreski al planto impona.
Vi estas la Pova kaj la Potenca.
Ho mia Eternulo! Ho mia Eternulo!
Estas mi infano de delikata aĝo. Nutru min el la brusto de Via kompato, trejnu min en la sino de Via amo, eduku min en la lernejo de Via gvidado kaj evoluigu min sub la ombro de Via malavaro. Savu min el mallumo – faru min brilanta lumo; liberigu min de malfeliĉo – faru min floro de l’ rozĝardeno; permesu al mi fariĝi servanto de Via sojlo kaj dotu min per la humoro kaj la propreco de la justuloj; igu min fonto de malavaro por la homa mondo kaj kronu mian kapon per la diademo de l’ vivo eterna.
Vere, estas Vi la Povoplena, la Potenca, la Vidanto, la Aŭskultanto.
Ho Vi sankta Dio! Estas mi eta infano; faru, ke la brusto de Via ama bonkoreco estu la brusto amata de mi; igu ke estu mi nutrata per la mielo kaj la lakto de Via amo; kreskigu min en la sino de Via scio kaj dotu min per nobleco kaj saĝo dum estas mi ankoraŭ infano.
Ho Vi la Memsufiĉanta Dio! Faru min konfidito de la Regno de l’ Nevidata. Vere, estas Vi la Pova kaj la Potenca.
Ho Dio! Eduku ĉi tiun malgrandan bebon en la sino de Via amo kaj donu al ĝi lakton el la mamo de Via Providenco. Kultivu ĉi freŝan planton en la rozĝardeno de Via amo kaj helpu ĝin kreski per la pluvoj de Via donacemo. Faru ĝin infano de la regno kaj gvidu ĝin al Via ĉiela reĝlando. Estas Vi potenca kaj bonkora, kaj estas Vi la Donacanto, la Grandanima, la Sinjoro de nesuperebla donacemo.
Ho Dio! Eduku ĉi tiujn infanojn. Ĉi tiuj infanoj estas la plantoj de Via horto, la floroj de Via kampo, la rozoj de Via ĝardeno. Faru, ke Via pluvo akvumu ilin, ke la Suno de l’ Realo brilu sur ilin per Via amo. Viaj brizoj freŝigu ilin, por ke ili estu edukataj, kresku kaj evoluu, kaj prezentiĝu en pleja beleco. Vi estas la Donanto. Vi estas la Kompatema.
Ho Vi kompatema Sinjoro! Ho Sinjoro de l’ Ĉieluloj! Laŭdata estu Vi, ke preferis Vi ĉi tiujn etajn infanojn al plenkreskuloj kaj maturuloj, dotis ilin per Via speciala malavaro, gvidis ilin, provizis ilin per Via Lumo kaj donis al ili spiritecon. Konfirmu nin por ke, kiam atingos ni maturecon, povu ni servi Vian Regnon, trejni la animojn, fariĝi lumantaj kandeloj kaj brili kiel steloj. Estas Vi la Donanto, la Provizanto kaj la Bonkora.
Ho Vi bonkora Eternulo! Ĉi tiuj amindaj infanoj estas la kreaĵo de la fingroj de Via potenco kaj la mirindaj signoj de Via elstareco. Ho Dio! Protektu ĉi tiujn infanojn, grace helpu ilin edukiĝi kaj ebligu al ili fari servojn al la mondo de l’ homo. Ho Dio! Ĉi tiuj infanoj estas perloj, nutru ilin en la ŝelo de Via ama bonkoreco.
Estas Vi la Malavara, la Ĉion-Amanta.
Ho Eternulo! Igu ĉi tiujn infanojn fariĝi bonegaj plantoj. Lasu ilin kreski kaj disvolviĝi en la Ĝardeno de Via Interligo kaj per la elverŝoj de la nuboj de la Regno Abhá provizu freŝecon kaj belecon.
Ho Vi bonkora Eternulo! Estas mi eta infano, altigu min per akcepto en la Regno. Estas mi tera, faru min ĉiela; estas mi de la mondo malsupra, lasu min aparteni al la Sfero supra; estas mi morna, bonvolu fari min radianta; estas mi materia, faru min spirita, kaj ebligu ke povos mi manifesti Viajn senfinajn favorojn.
Estas Vi la Potenca, la Ĉion-Amanta.
Ho Vi sankta Dio! Lasu ĉi tiujn plantidojn ĝermintajn per la fluado de Via gvidado fariĝi freŝaj kaj verdaj tra la elverŝiĝoj de la nuboj de Via tenera mizerikordo; stimulu ilin per la mildaj ventoj zefirantaj el la pratoj de Via ununureco kaj permesu ke ekfloru ili per la radioj de la Suno de l’ Realo, ke senĉese kresku kaj disvolviĝu ili kaj fariĝu floroj kaj fruktoj.
Ho Eternulo Dio! Dotu ilin ĉiujn per kompreno, donu al ili povon kaj forton kaj igu ilin reflekti Vian dian helpon kaj konfirmon, tiel ke alte distingiĝu ili inter la homoj.
Vi estas la Pova kaj la Potenca.
Ho Eternulo! Igu ĉi tiun junulon radianta kaj provizu ĉi tiun povran kreaĵon per Via malavaro. Donacu al li scion, ekipu lin per ĉiutage pliiĝanta forto kaj gardu lin en la ŝirmejo de Via protektado, tiel ke saviĝu li de eraroj, dediĉu sin al servado al Via Kozo, gvidu la devojiĝintojn, montru la vojon al la malfeliĉuloj, liberigu la kaptitojn kaj veku la malatentajn, ke ĉiuj estu benataj per Via rememoro kaj laŭdo. Estas Vi la Pova kaj la Potenca!
Ho Vi, bonema Dio! Jen Viaj geservantoj, kiuj kolektiĝas en tiu ĉi kunveno, sin turnas al Via regno kaj bezonas Vian favoron kaj benon. Ho Vi Dio! Manifestu kaj evidentigu la signojn de Via ununureco entenatajn en ĉiuj realoj de la vivo. Rivelu kaj disvolvu la virtojn, kiujn Vi metis latentaj kaj kaŝitaj en tiujn ĉi homajn realojn.
Ho Dio! Ni estas kvazaŭ plantoj kaj Via malavaro estas kiel la pluvo – refreŝigu kaj kreskigu tiujn ĉi plantojn per Via donacado. Ni estas Viaj geservantoj – liberigu nin el la katenoj de la materia ekzistado. Ni estas sensciaj – saĝigu nin. Ni estas mortaj – vivigu nin. Ni estas materiaj – dotu nin per spirito. Ni estas senprivilegiaj – igu nin la intimuloj de Viaj misteroj. Ni estas senhavaj – riĉigu kaj benu nin el Via senlima trezorejo. Ho Dio! Revivigu nin, donu al ni vidkapablon, donu al ni aŭdkapablon, familiarigu nin kun la misteroj de la vivo, tiel ke la sekretoj de Via regno riveliĝu al ni en ĉi mondo de l’ ekzistado kaj ke konfesu ni Vian ununurecon. Ĉiu donaco emanas el Vi; ĉiu beno estas Via.
Vi estas potenca. Vi estas forta. Vi estas la Donanto kaj Vi estas la Ĉiam-Malavara.
Ho Dia Providenco! Ĉi tiu kunveno konsistas el Viaj geamikoj, kiuj estas altirataj al Via beleco kaj estas flamigataj per la fajro de Via amo. Faru el ĉi tiuj animoj ĉielajn anĝelojn, revivigu ilin per la spiro de Via Sankta Spirito, donu al ili elokventan langon kaj rezolutan koron, donacu al ili ĉielan povon kaj mizerikordan sentemon, igu ilin fariĝi la proklamantoj de la unueco de l’ homaro kaj la kozo de l’ amo kaj konkordo en la homa mondo, tiel ke la danĝera mallumo de senscia antaŭjuĝo malaperu per la lumo de la Suno de l’ Vero, tiu ĉi trista mondo iluminiĝu, tiu ĉi materia regno sorbu la radiojn de la mondo spirita, tiuj ĉi malsamaj koloroj kunfandiĝu al unu koloro kaj la melodio de l’ glorado leviĝu al la regno de Via sankteco.
Vere, estas Vi la Ĉiopotenca kaj la Ĉiopova!
Ho Vi pardonanta Dio! Ĉi tiuj geservantoj turniĝas al Via regno kaj serĉas Vian gracon kaj malavaron. Ho Dio! Bonigu kaj purigu iliajn korojn, ke fariĝu ili indaj je Via amo. Purigu kaj sanktigu la spiritojn, ke la lumo de la Suno de l’ Realo lumu sur ilin. Purigu kaj sanktigu la okulojn, ke ili perceptu Vian lumon. Purigu kaj sanktigu la orelojn, ke ili aŭdu la vokon de Via regno.
Ho Eternulo! Vere, malfortaj estas ni, sed Vi estas pova. Vere, povraj estas ni, sed Vi estas riĉa. Estas ni la serĉantoj kaj estas Vi Tiu serĉata. Ho Eternulo! Kompatu nin kaj pardonu nin; donu al ni tian kapablon kaj perceptemon, ke estu ni indaj je Viaj favoroj kaj altiriĝu al Via regno, ke profunde ni trinku el la akvo de l’ vivo, ekscitiĝu per la fajro de Via amo kaj dum tiu ĉi radianta jarcento reviviĝu per la spiroj de la Sankta Spirito.
Ho Dio, mia Dio! Verŝu sur ĉi tiun kunvenon la rigardojn de Via ama bonkoreco. Sekure tenu ĉiujn, individue kaj kolektive, sub Via gardado kaj Via protektado. Sendu malsupren sur ĉi tiujn animojn Viajn ĉielajn benojn. Mergu ilin en la oceanon de Via mizerikordo kaj vivigu ilin per la spiroj de la Sankta Spirito.
Ho Eternulo! Grace donu Vian helpon kaj konfirmon al ĉi tiu justa registaro. Ĉi tiu lando kuŝas sub la ŝirmanta ombro de Via protektado kaj ĉi tiu popolo servas al Vi. Ho Eternulo! Donu al ili Vian ĉielan donacon kaj igu grandkvantaj kaj abundaj la elverŝojn de Via graco kaj favoro. Estu honorata ĉi tiu estimata nacio kaj ebliĝu al ĝi esti akceptata en Via regno.
Estas Vi la Potenca, la Ĉiopova, la Mizerikorda, kaj estas Vi la Malavara, la Bonfara, la Sinjoro de graco abunda.
Ho Vi, pardonema Sinjoro! Vi estas la ŝirmo de ĉiuj ĉi Viaj geservantoj. Vi konas la sekretojn kaj konscias pri ĉiuj aferoj. Ni ĉiuj estas senhelpaj kaj Vi estas la Potenca, la Ĉiopova. Ni ĉiuj estas pekantoj kaj Vi estas la Pardonanto de pekoj, la Mizerikorda, la Kompatema. Ho Eternulo! Ne atentu niajn misojn. Traktu nin laŭ Via graco kaj malavaro. Multas niaj misoj, sed senlima estas la oceano de Via pardonemo. Nia malforteco estas doloriga, sed klaraj estas la evidentoj de Via helpo kaj asisto. Tial firmigu kaj fortigu nin. Ebligu al ni fari tion, kio decas ĉe Via sankta Sojlo. Iluminu niajn korojn, donacu al ni klarvidajn okulojn kaj atentemajn orelojn. Revivigu la mortintojn kaj kuracu la malsanulojn. Donu riĉon al la malriĉuloj kaj donu pacon kaj sekuron al la timemaj. Akceptu nin en Via regno kaj iluminu nin per la lumo de l’ gvidado. Estas Vi la Potenca kaj la Ĉiopova. Estas Vi la Malavara. Estas Vi la Indulga. Estas Vi la Bonkora.
(Preĝo por kunsido de Spirita Asembleo)
Ĉiam kiam eniras vi la interkonsiliĝo-ĉambron recitu vi ĉi tiun preĝon kun koro pulsanta pro la amo al Dio kaj kun lango purigita de ĉio krom Lia rememoro, por ke la Ĉiopova grace helpu al vi atingi superan venkon.
Ho Dio, mia Dio! Ni estas geservantoj Viaj, kiuj devote turniĝas al Via Sankta Vizaĝo, kiuj en ĉi tiu glora Tago malligis sin de ĉio krom Vi. Kolektiĝas ni en tiu ĉi Spirita Asembleo, unuigitaj en niaj vidpunktoj kaj pensoj, kun niaj celoj harmoniigitaj por Vian Vorton alten levi inter la homaro. Ho Sinjoro, nia Dio! Faru nin la signoj de Via Dia Gvidado, la Standardoj de Via elstara Kredo inter la homoj, servantoj de Via potenca Interligo, ho Vi nia Sinjoro Plej Alta, manifestiĝoj de Via Dia Unueco en Via Regno Abhá, kaj brilegaj steloj lumantaj super ĉiuj regionoj. Eternulo! Helpu nin fariĝi kiel maroj hulantaj kun la ondoj de via mirinda Graco, torentoj fluantaj el Viaj plengloraj Altoj, bonaj fruktoj sur la Arbo de via ĉiela Kozo, arboj vibrantaj pro la brizoj de Via Favoro en Via ĉiela Vitejo. Ho Dio! Igu niajn animojn dependi de la Versoj de Via Dia Unueco, niajn korojn ĝojaj per la elverŝoj de Via Graco, ke kuniĝu ni same kiel la ondoj de unu maro kaj kunfandiĝu kiel la radioj de Via brilanta Lumo; ke niaj pensoj, niaj vidpunktoj, niaj sentoj fariĝu kiel unu realaĵo manifestanta la spiriton de l’ unuiĝo tra la tuta mondo. Estas Vi la Graca, la Malavara, la Donema, la Ĉiopova, la Mizerikorda, la Kompatema.
Mia Dio, mia Adorato, mia Reĝo, mia Deziro! Kiu lango povas voĉigi mian dankon al Vi? Senatenta estis mi, Vi min vekis. Turniĝinta for de Vi estis mi, Vi grace min helpis turniĝi al Vi. Kvazaŭ mortinto estis mi, Vi per la vivakvo min vigligis. Velkinta estis mi, Vi per la ĉiela torento de Via parolo fluanta el la Plumo de la Plej Mizerikorda min revivigis.
Ho Dia Providenco! Ĉio ekzistanta estas generita per Via malavaro; ne senigu ĝin de la akvoj de Via donacemo, nek baru ĝin for de la oceano de via korfavoro. Mi petegas Vin helpi kaj asisti min ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, ke serĉu mi Vian praan favoron el la ĉielo de Via graco. Estas Vi, vere, la Eternulo malavara, la Suvereno de la regno de l’ eterneco.
Li estas la Senkompara!
Glorata estu Vi, ho Eternulo, mia Dio! Je Via Plej Supera Nomo en la Tabernaklo de l’ hele brilanta splendo kaj je Via Plej Sublima Vorto en la Reĝejo de transcenda gloro mi petegas Vin protekti ĉi tiun servanton, kiu ĝuas Vian kompanecon, aŭskultas la akcentojn de Via voĉo kaj rekonas Vian pruvon. Donu, do, al li la bonon de tiu ĉi kaj de la venonta mondo kaj dotu lin per la rango de l’ justeco en Via ĉeesto, por ke ne forglitu liaj piedoj de Via ĉioglora kaj plej supera pado.
Laŭdata estu Vi, ho mia Eternulo, ĉar Vi ebligis al mi rekoni la Manifestiĝon de Via propra Memo kaj helpis al mi fiksi mian koron je la korto de Via ĉeesto, la celo de la adorado de mia animo. Mi petegas Vin, je Via nomo, kiu igis la ĉielon disŝiriĝi kaj la teron krevi, dekretu por mi tion, kion Vi dekretis por tiuj turniĝintaj for de ĉio alia krom Vi kaj firme apogintaj sian koron je Vi. Permesu, ke eksidu mi en Via ĉeesto sur la seĝo de l’ vero, ene de la Tabernaklo de l’ Gloro. Potenca estas Vi fari kion Vi volas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉioglora, la Ĉiosaĝa.
Ĉiuj laŭdoj, ho mia Dio, estu al Vi, Kiu estas la Fonto de ĉia gloro kaj majesto, de grandeco kaj honoro, de suvereneco kaj reĝeco, de alteco kaj favoro, de sankta timo kaj potenco. Kiun ajn Vi volas, altiras Vi al la Plej Sankta Oceano, kaj al kiu ajn Vi deziras, donacas Vi la honoron konfesi Vian Eternan Nomon. El ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero, povas neniu rezisti la efikon de Via suverena Volo. De eterne regas Vi la tutan kreitaron kaj ĉiam regados Vi super ĉiuj kreitaĵoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Supera, la Ĉiopotenca, la Ĉiosaĝa.
Iluminu, ho Eternulo, la vizaĝojn de Viaj servantoj, por ke ili vidu Vin, kaj purigu iliajn korojn, por ke ili turnu sin al la kortego de Viaj ĉielaj favoroj kaj konfesu Tiun, Kiu estas la Manifestiĝo de Via Memo kaj la Tagiĝo de Via Esenco. Vere, estas Vi la Reganto de ĉiuj mondoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Nelimigita, la Ĉion-Venkanta.
Laŭdegata estu Via nomo, ho Eternulo mia Dio! Vi estas Tiu, Kiun ĉio adoras kaj Kiu Mem adoras neniun, Kiu estas la Sinjoro de ĉio kaj estas nenies vasalo, Kiu scias ĉion kaj estas konata de neniu. Vi deziris konigi Vin al la homoj; tial Vi, per unu vorto el Via buŝo, ekestigis la kreaĵaron kaj formis la universon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Formanto, la Kreanto, la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Mi petegas al Vi, je ĝuste tiu vorto, kiu ekbrilis super la horizonto de Via volo, ebligu al mi trinki profunde el la vivakvoj, per kiuj vivigis Vi la korojn de Viaj elektitoj kaj vigligis la animojn de tiuj amantaj Vin, por ke turnu mi, ĉiutempe kaj ĉiakondiĉe, mian vizaĝon plene al Vi.
Estas Vi la Dio de potenco, de gloro kaj graco. Ne estas alia Dio krom Vi, la Reganto Supera, la Ĉioglora, la Ĉioscia.
Mi vekiĝis sub Via ŝirmo, ho mia Dio, kaj decas al tiu, kiu serĉas tiun ŝirmon, restadi en la Sanktejo de Via protekto kaj la Fortikaĵo de Via defendo. Iluminu mian internan estaĵon, ho mia Eternulo, per la splendoj de la Tagiĝo de Via Revelacio, samkiel iluminis Vi mian eksteran estaĵon per la matena lumo de Via favoro.
Mi leviĝis ĉi matene pro Via graco, ho mia Dio, kaj forlasis mian hejmon fidante tutplene je Vi kaj konfidante min al Via prizorgo. Sendu, do, malsupren al mi, el la ĉielo de Via mizerikordo, Vian benon kaj ebligu al mi sekure reveni hejmen, same kiel Vi ebligis al mi foriri sub Via protekto kun miaj pensoj firme fiksitaj al Vi.
Ne estas alia Dio krom Vi, la Unusola, la Nekomparebla, la Ĉioscia, la Plej Saĝa.
Ho mia Dio, mia Mastro, la Celo de mia deziro! Ĉi tiu Via servanto sopiras dormi en la ŝirmejo de Via mizerikordo kaj ripozi sub la baldakeno de Via graco, petegante Vian prizorgon kaj protekton.
Mi petas Vin, ho mia Eternulo, je Via okulo nedormanta, protektu miajn okulojn, ke ili vidu nenion krom Vi. Plifortigu, do, ilian vidpovon, ke ili perceptu Viajn signojn kaj ekvidu la Horizonton de Via Revelacio. Vi estas Tiu, antaŭ la riveladoj de Kies ĉiopotenco tremas la kvintesenco de l’ potenco.
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Ĉion-Venkanta, la Senkondiĉa.
Ho Dio, mia Dio! Mi petegas al Vi je la sango de Viaj fidelaj amantoj, kiuj estis tiel ravitaj de Via dolĉa parolo, ke ili rapidis al la Pinto de Gloro, la loko de la plej glora martireco, kaj mi petegas Vin je la misteroj, kiuj konserviĝas en Via scio kaj je la perloj, kiuj kolektiĝas en la oceano de Via donacemo, ke vi bonvolu pardoni min kaj mian patron kaj mian patrinon. El tiuj, kiuj estas mizerikordaj, estas Vi vere la Plej Mizerikorda. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ho Eternulo! Vi vidas ĉi tiun estaĵon pekeman turni sin al la oceano de Via favoro, kaj ĉi tiun feblulon serĉi la regnon de Via dia povo, kaj ĉi tiun povran kreaĵon kliniĝi al la tagstelo de Via riĉeco. Je Via mizerikordo kaj Via graco, ne seniluziigu lin, ho Eternulo, nek fortenu lin de la riveladoj de Via boneco dum Viaj tagoj, nek pelu lin for de Via pordo, kiun larĝe Vi malfermis al ĉiuj loĝantaj en Via ĉielo kaj sur Via tero.
Ve! Ve! Miaj pekoj malhelpis al mi proksimiĝi al la Korto de Via sankteco kaj miaj devioj tenas min for de la Tabernaklo de Via majesto. Faris mi kion malpermesis Vi al mi fari kaj malatentis mi kion Vi devigis min observi.
Mi preĝas al Vi je Li, Kiu estas la suverena Sinjoro de l’ Nomoj, ke skribe fiksu Vi por mi per la Plumo de Via donacemo kio ebligos al mi proksimiĝi al Vi kaj purigos min de miaj devioj, kiuj intervenas inter mi kaj Via indulgo kaj Via pardono.
Vere, estas Vi la Potenca, la Donacema. Ne estas alia Dio krom Vi, la Pova, la Graca.
Kreu en mi puran koron, ho mia Dio, kaj renovigu en mi trankvilan konsciencon, ho mia Espero! Per la spirito de potenco konfirmu min en Via Kozo, ho mia Plej Amata, kaj per la lumo de Via gloro rivelu al mi Vian padon, ho Vi, la Celo de mia deziro! Per la potenco de Via transcenda forto levu min en la ĉielon de Via sankteco, ho Fonto de mia estado, kaj per la brizoj de Via eterneco ĝojigu min, ho Vi, Kiu estas mia Dio! Viaj ĉiamaj melodioj spiru trankvilon sur min, ho mia Kompano, kaj la riĉoj de Via praa vizaĝo liberigu min de ĉio krom Vi, ho mia Mastro, kaj la sciigo de la revelacio de Via nepereonta Esenco alportu al mi ĝojon, ho Vi, Kiu estas la plej manifesta el la manifestaj kaj la plej kaŝita el la kaŝitaj!
Mi petegas Vin, ho mia Sinjoro, ke estu pardonata al mi ĉiu mencio krom la mencio de Vi, kaj ĉiu laŭdo krom la laŭdo de Vi, kaj ĉiu ĝuo krom la ĝuo pro Via proksimeco, kaj ĉiu plezuro krom la plezuro komuni kun Vi, kaj ĉiu ĝojo krom la ĝojo pro Via amo kaj Via bonplaĉo, kaj ĉiuj aferoj apartenantaj al mi kaj sen rilato al Vi, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de l’ sinjoroj, Li, Kiu provizas la rimedojn kaj malŝlosas la pordojn.
Mi konscias, ho Eternulo, ke miaj misfaroj kovras mian vizaĝon per honto en Via ĉeesto kaj ŝarĝas mian dorson antaŭ Vi, metiĝas inter mi kaj Via bela vizaĝo, ĉirkaŭas min el ĉiu direkto kaj de ĉiu flanko malhelpas al mi gajni aliron al la revelacioj de Via ĉiela povo.
Ho Sinjoro! Se ne Vi pardonas min, kiu alia do bonvolas pardoni, kaj se ne Vi kompatas min, kiu kapablas elmontri kompaton? Gloro estu al Vi. Vi kreis min kiam mi estis neekzistanta kaj Vi nutris min kiam mankis al mi ajna kompreno. Laŭdo estu al Vi. Ĉiu evidenta malavaro venas de Vi kaj ĉiu signo de mizerikordo emanas el la trezorejo de Via dekreto.
Ho mia Dio! Ho mia Dio! Vere, mi alvokas Vin kaj preĝas antaŭ Via sojlo, petante Vin, ke ĉiuj Viaj benoj descendu sur ĉi tiujn animojn. Distingu ilin per Via favoro kaj Via vero.
Ho Eternulo! Unuigu kaj kunligu la korojn, akordigu ĉiujn animojn kaj ĝojigu la spiritojn per la signoj de Via sankteco kaj ununureco. Ho Eternulo! Igu ĉi tiujn vizaĝojn radiantaj per la lumo de Via unueco. Fortigu la lumbojn de Viaj geservantoj je la servado al Via regno.
Ho Eternulo, Vi, la senlime kompatema! Ho Sinjoro de pardono kaj indulgo! Pardonu niajn pekojn, indulgu niajn misojn kaj igu nin turniĝi al la reĝejo de Via kompato, alvokante la regnon de forto kaj potenco, humiliĝante ĉe Via sanktejo kaj submet-iĝante antaŭ la gloro de Viaj evidentoj.
Ho Sinjoro Dio! Faru nin ondoj de l’ maro, floroj de l’ ĝardeno, unuiĝintaj, unuanimaj per la donacoj de Via amo. Ho Eternulo! Vastigu la brustojn per la signoj de Via ununureco kaj igu la tutan homaron steloj brilantaj desur la sama alto de gloro, perfektaj fruktoj kreskantaj sur Via arbo de l’ vivo.
Vere, Vi estas la Ĉiopova, la Mem-Ekzistanta, la Donanta, la Pardonanta, la Indulganta, la Ĉioscia, la Ununura Kreanto.
Ho Dio, mia Dio! Mi petas de Vi je la oceano de Via kuraco, kaj je la splendoj de la Tagstelo de Via graco, kaj je Via Nomo, per kiu Vi subigis Viajn geservantojn, kaj je la penetra forto de Via plej supera Vorto kaj la potenco de Via plej majesta Plumo, kaj je Via mizerikordo ekzistanta jam de antaŭ la kreo de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, purigu min per la akvoj de Via malavaro de ĉiu aflikto kaj malordo kaj de ĉia malforto kaj feblo.
Vi vidas, ho mia Eternulo, la peteganton Vian atendanta ĉe la pordo de Via favoro, kaj tiun, kiu metis ĉiujn siajn esperojn je Vi, alkroĉita al la kordono de Via malavaro. Ne lasu lin, mi petegas Vin, sen tio, kion li serĉas el la oceano de Via graco kaj de la Tagstelo de Via ama prizorgo.
Potenca Vi estas fari kion Vi ŝatas. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Via nomo estas mia kuraco, ho mia Dio, kaj rememoro pri Vi mia medikamento. Proksimeco al Vi estas mia espero, kaj amo al Vi mia kompano. Via mizerikordo al mi estas mia sanigo kaj mia helpo en tiu ĉi mondo kaj en la mondo venonta. Vi, vere, estas la Ĉiodona, la Ĉioscia, la Plej Saĝa.
Gloro estu al Vi, ho Eternulo, mia Dio! Mi petas Vin je Via Nomo per kiu Li, Kiu estas Via Beleco, instaliĝis sur la trono de Via Kozo, kaj je Via Nomo per kiu ĉion Vi ŝanĝas, kaj ĉion kunmetas, kaj ĉion responsigas, kaj ĉion rekompencas, kaj ĉion konservas, kaj ĉion vivtenas – mi petegas Vin gardi tiun ĉi servantinon, kiu serĉas rifuĝon ĉe Vi kaj kiu venas al la ŝirmejo de Li, en kiu manifestiĝas Vi mem, kaj metas tutan sian fidon kaj konfidon je Vi.
Ŝi malsanas, ho mia Dio, kaj eniras la ombron de la Arbo de Via kuraco; afliktita fuĝas ŝi al la Urbo de Via protekto; suferanta serĉas ŝi la Fontanon de Viaj favoroj; dolore ĉagrenita hastas ŝi atingi la Fonton de Via trankvilo; ŝarĝita kun pekoj turnas ŝi sian vizaĝon al la korto de Via pardono.
Vestu ŝin, ho mia Dio kaj mia Amato, per Via suvereneco kaj Via boneco kun la robo de Via balzamo kaj Via kuraco, kaj igu ŝin trinki el la kaliko de Via mizerikordo kaj Viaj favoroj. Protektu ŝin, plie, kontraŭ ĉiu aflikto kaj malsano, kontraŭ ĉia doloro kaj morbo, kaj kontraŭ ĉio, kio povus esti de Vi abomenata.
Vi, vere, ege superas ĉion krom Vi mem. Vi estas, vere, la Resaniganto, la Plej Sufiĉanta, la Konservanto, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Mizerikorda.
Li estas la Saniganto, la Sufiĉanto, la Helpanto, la Ĉion-Pardonanta, la Plej Mizerikorda.
Mi alvokas Vin, ho Supera, ho Fidela, ho Glora! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Reganto, ho Stariganto, ho Juĝisto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Senegala, ho Eternulo, ho Unika! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Laŭdata, ho Sankta, ho Helpanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Ĉioscia, ho Plej Saĝa, ho Plej Granda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Milda, ho Majesta, ho Dekretanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Amata, ho Ŝatata, ho Raviĝinta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Potenca, ho Subten-anta, ho Fortega! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Reganta, ho Mem-Ekzist-anta, ho Ĉioscia! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Spirito, ho Lumo, ho Plej Manifesta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi al Kiu ĉiuj sin turnas, ho Vi al ĉiuj Konata, ho Vi al ĉiuj Kaŝita! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstan-ta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Kaŝita, ho Triumfanta, ho Donacanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Ĉiopova, ho Helpanta, ho Kaŝanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Formanta, ho Kontent-iganta, ho Elradikiganta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Soranta, ho Kunvokanta, ho Supera! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Perfektiganta, ho Ne-katenita, ho Malavara! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Bonfara, ho Retenanta, ho Kreanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Sublima, ho Belega, ho Donacema! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Justa, ho Graca, ho Mal-avara! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Nerezistebla, ho Ĉiam-Ekzistanta, ho Plej Scianta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Grandioza, ho Praulo de l’ Tagoj, ho Grandanima! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Bongardita, ho Sinjoro de l’ Ĝojo, ho Dezirata! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi Afabla al ĉiuj, ho Vi Kompata al ĉiuj, ho Plej Bonvolema! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Haveno por ĉiuj, ho Ŝirmo por ĉiuj, ho Plej Konservanta! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi Helpanto por ĉiuj, ho Vi Alvokita de ĉiuj, ho Viviganto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Malkovranto, ho Detru-anto, ho Plej Milda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi mia Animo, ho Vi mia Amato, ho Vi mia Kredo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi la Sensoifiganto, ho Transcenda Sinjoro, ho Plej Kara! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Granda Rememoro, ho Plej Nobla Nomo, ho Vi Plej Eterna Vojo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Kon-stanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Laŭdata, ho Plej Sankta, ho Sanktigita! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Malliganto, ho Konsil-anto, ho Savanto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Amiko, ho Kuracisto, ho Kaptanto! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Gloro, ho Belo, ho Abunda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Plej Fidata, ho Plej Am-anta, ho Sinjoro de l’ Tagiĝo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Kon-stantul’!
Mi alvokas Vin, ho Ekflamiganto, ho Brilig-anto, ho Alportanto de Raviĝo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Sinjoro de Abundo, ho Plej Kompatema, ho Plej Mizerikorda! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Konstanta, ho Vivdon-anta, ho Origino de ĉia Ekzistado! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi Kiu ĉion penetras, ho Ĉion-Vidanta Dio, ho Sinjoro de l’ Esprimiĝo! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kuracanta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Manifesta sed Kaŝita, ho Nevidata sed Bonkonata, ho Rigardanto serĉata de ĉiuj! Vi la Sufiĉanta, Vi la Kurac-anta, Vi la Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Mi alvokas Vin, ho Vi Kiu mortigas la Am-antojn, ho Dio de Graco por la pekantoj!
Ho Sufiĉanto, mi alvokas Vin, ho Sufiĉanto!
Ho Kuracanto, mi alvokas Vin, ho Kuracanto!
Ho Konstanta, mi alvokas vin, ho Konstanta!
Vi la Ĉiam-Konstanta, ho Vi Konstantul’!
Sanktigita estas Vi, ho Mia Dio! Mi petegas al Vi je Via malavaro, per kiu estis vaste malfermitaj la pordegoj de Via grandanimeco kaj graco, per kiu estis starigita la Templo de Via Sankteco sur la trono de l’ eterneco; kaj je Via mizerikordo, per kiu Vi invitis ĉion kreitan al la tablo de Viaj malavaroj kaj donacoj; kaj je Via graco, per kiu Vi respondis en Vi Mem per Via vorto »Jes!« nome de ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero, je la horo kiam Via suvereneco kaj Via grandeco estis rivelitaj, je la tempo matena kiam la potenco de Via dominado fariĝis manifesta. Kaj denove mi petegas Vin, je tiuj ĉi nomoj plej belaj, je tiuj ĉi atributoj plej noblaj kaj sublimaj, kaj je Via plej Supera Rememoro, kaj je Via pura kaj senmakula Beleco, kaj je Via kaŝita Lumo en la plej kaŝita pavilono, kaj je Via Nomo vestita per la vesto de l’ aflikto ĉiumatene kaj ĉiuvespere, protektu la posedanton de tiu ĉi benita Tabelo, kaj tiun recitanta ĝin, kaj tiun renkontanta ĝin, kaj tiun ĉirkaŭanta la domon en kiu troviĝas ĝi. Kuracu Vi, do, per ĝi ĉiun malsanulon, suferanton kaj povrulon de ĉia sufero kaj malbonfarto, de ĉia abomena aflikto kaj zorgo, kaj gvidu Vi per ĝi ĉiun ajn kiu deziras ekiri sur la padoj de Via gvidado kaj la vojoj de Via indulgo kaj graco.
Vi, vere, estas la Potenca, la Plej Sufiĉanta, la Kuracanta, la Protektanto, la Donanta, la Kompatema, la Plej Malavara, la Plej Mizerikorda.
Mi petegas al Vi, ho mia Dio, je Via nomo, kies splendoj ĉirkaŭas la teron kaj la ĉielon, ebligu al mi tiel cedi mian volon al tio, kion Vi dekretis en Viaj Tabeloj, ke mi ĉesu trovi en mi ian deziron krom tio, kion Vi deziras pere de la potenco de Via suvereneco, kaj ian volon krom tio, kion Vi destinas por mi de Via volo.
Gloro estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio, ke Vi gvidis min al la horizonto de Via Revelacio kaj kaŭzis ke estas mi menciata per Via Nomo. Mi petegas al Vi, je la disiĝantaj radioj de la Tagstelo de Via providenco kaj la hulantaj ondoj de la Oceano de Via mizerikordo, permesu ke portu mia parolo spuron de la influo de Via propra supera Vorto kaj per tio allogu la realecojn de ĉio kreita. Pere de Via miriga kaj nekomparebla eldiro estas Vi potenca fari kion ajn Vi volas.
Je la nomo de nia Eternulo, la Plej Sankta, la Plej Granda, la Supera, la Plej Glora!
Ho Dio , mia Dio! Vi vidas kiel Via servanto turnas sian vizaĝon al Vi kaj sopiras havi la honoron plenumi tion, al kio li estas alvokata en Via Libro. Dekretu Vi, per Via Plej Supera Plumo, por li tion, kio altiros lin al la Plej Sublima Pinto. Vi, vere, estas la Edukanto de la mondo kaj la Sinjoro de ĉiuj nacioj, kaj Vi, vere, estas la Potenca, la Ĉion-Subiganta, la Ĉiopova.
Laŭdegata estu Via nomo, ho mia Dio, ĉar manifestis Vi tiun Tagon, kiu estas la Reĝo de la Tagoj, la Tagon, kiun Vi en Viaj plej elstaraj Tabeloj anoncis al Viaj Elektitoj kaj Viaj Profetoj, la Tagon, dum kiu Vi verŝis la splendon de la gloro de ĉiuj Viaj nomoj super ĉio kreita. Granda estas la beniteco de ĉiu ajn, kiu direktiĝas al Vi kaj eniras Vian ĉeeston kaj kaptas la sonojn de Via voĉo.
Mi petegas al Vi, ho mia Eternulo, je la nomo de Tiu, Kiun adorplene ĉirkaŭas la regno de Viaj nomoj, ke bongrace Vi volu asisti al tiuj karaj al Vi, por ke ili gloru Vian vorton inter Viaj geservantoj kaj vaste disverŝu Vian laŭdon inter Viaj kreitoj, tiel ke la ekstazoj de Via revelacio plenigu la animojn de ĉiuj, kiuj vivas sur Via tero.
Ĉar Vi gvidis ilin, ho mia Eternulo, al la vivantaj akvoj de Via graco, permesu do je Via malavareco, ke ili ne estu tenataj for de Vi; kaj ĉar Vi ilin vokis al Via tronejo, ne pelu ilin for el Via ĉeesto, je Via ama prizorgo. Venigu sur ilin, kio plene malligos ilin de ĉio krom Vi, kaj igu ilin kapablaj sori tra la sfero de Via proksimeco, tiel ke povu ilin deteni de Vi nek la leviĝo de la subpremanto nek la sugestoj de tiuj malkredantaj je Via plej majesta kaj plej forta Memo.
Glorata estu Via Nomo, ho Eternulo, mia Dio! Mi petegas al Vi je Via potenco, kiu ampleksas ĉion kreitan, kaj je Via suvereneco, kiu transcendas la tutan universon, kaj je Via Vorto, Kiu kaŝiĝis en Via saĝeco kaj per Kiu kreis Vi la ĉielon kaj la teron, ke Vi ebligu al ni esti firmaj en nia amo al Vi kaj en nia obeado al Via deziro, kaj ke ni fiksu nian rigardon je Via Vizaĝo kaj celebru Vian gloron. Kapabligu nin, ho mia Dio, dissemi Viajn signojn inter Viaj kreitoj kaj gardi Vian Kredon en Via regno. Eterne ekzistas Vi sendepende de la mencio de iu ajn el Viaj kreitoj kaj ĉiame kaj senfine restos Vi tia, kia Vi estas.
Mian tutan konfidon metas mi je Vi, mian vizaĝon turnas mi al Vi, firme tenas mi la kordonon de Via amema prizorgo, kaj rapidas mi al la ombro de Via kompato. Ne pelu min, seniluziigita, for el Via pordo, ho mia Dio, kaj ne detenu de mi Vian gracon, ĉar nur al Vi mi sopiras. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Donacema.
Laŭdo estu al Vi, ho Vi, Kiu estas la Amato de tiuj konantaj Vin!
Multe da frostaj koroj, ho mia Dio, estas ekflamigitaj per la fajro de Via Kredo, kaj multajn dormantojn vekas la dolĉeco de Via voĉo. Kiom da vaguloj serĉas rifuĝon sub la ombro de la arbo de Via unueco, kaj kiom da soifantoj dum Viaj tagoj anhele strebas al la fonto de Viaj vivigaj akvoj!
Benata estas kiu direktas sin al Vi kaj hastas atingi la Tagiĝon de la lumoj de Via Vizaĝo. Benata estas kiu tutkore turniĝas al la Aŭrorejo de Via Revelacio kaj la Fonto de Via inspiro. Benata estas kiu sur Via vojo elspezas kion Vi donacas al li pere de Via malavaro kaj favoro. Benata estas kiu en sia korimpeta sopiro al Vi ĵetas for ĉion krom Vi. Benata estas kiu ĝuas konfidan komunecon kun Vi kaj senigas sin je ĉiuj ligoj al iu ajn krom Vi.
Mi petegas Vin, ho mia Eternulo, je Tiu, Kiu estas Via Nomo, Kiu, per la potenco de Via suvereneco kaj forto leviĝis super la horizonto de Sia prizono, ke Vi dekretu al ĉiuj kio konvenas al Vi kaj kio decas al Via supereco.
Via povo, vere, egalas al ĉio.
Ho Sinjoro! Ĉe Vi mi serĉas rifuĝon kaj al ĉiuj Viaj signoj mi direktas mian koron.
Ho Sinjoro! Ĉu vojaĝante aŭ hejme, dum mia okupiĝo aŭ mia laboro, metas mi mian tutan fidon je Vi!
Provizu, do, Vian sufiĉantan helpon al mi por igi min sendependa de ĉio, ho Vi, Kiu en Sia mizerikordo estas nesuperita!
Donacu al mi la porcion mian, ho Eternulo, kiel plaĉas al Vi, kaj igu min kontenta pri ĉio ajn de Vi dekretita por mi.
Via estas la absoluta aŭtoritato ordoni.
Laŭdata kaj glorata estu Vi, ho Dio!
Faru ke rapide alproksimiĝu la tago de la atingo de Via sankta ĉeesto. Serenigu niajn korojn per la potenco de Via amo kaj bonplaĉo kaj donacu al ni firmecon por ke vole submetiĝu ni je Via Volo kaj Via Dekreto. Vere, Via scio ampleksas ĉion de Vi kreitan aŭ kreotan kaj Via ĉiela povo transcendas kion ajn Vi estigis aŭ estigos. Neniu estas kultinda krom Vi, neniu estas dezirinda krom Vi, neniu estas adorinda krom Vi kaj nenio estas aminda krom Via bonplaĉo.
Vere, estas Vi la supera Reganto, la Suverena Vero, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.
Ho Sinjoro! Kapabligu ĉiujn popolojn de la tero akiri enlason en la Paradizon de Via Kredo, por ke neniu kreito restu ekster la limoj de Via bonplaĉo.
De tempo nememorebla estas Vi potenca fari tion, kio plaĉas al Vi, kaj transcendas ĉion ajn dezirata de Vi.
Ho mia Dio, helpu Vian servanton levi alten la Vorton kaj refuti tion, kio estas vana kaj falsa, kaj establi la veron, dissemi la sanktajn versojn, riveli la splendojn kaj igi la matenan lumon aŭrori en la koroj de la fideluloj.
Vi, vere, estas la Malavara, la Pardonanta.
Kiu ekas al vojaĝo ien por diskonigi la Kredon, tiu dum siaj vojaĝoj tra fremdaj landoj tage kaj nokte recitu tiun ĉi preĝon.
Ho Dio, mia Dio! Vi vidas min ravita kaj altirita al Via glora regno, flamigita per la fajro de Via amo inter la homaro, heroldo de Via regno en tiuj ĉi grandaj kaj vastaj landoj, fortranĉita de ĉio alia krom Vi, fidanta al Vi, forlasinta ripozon kaj komforton, for de mia denaska hejmo, vagulo en tiuj ĉi regionoj, fremdulo falinta surteren, humila antaŭ Via supera Sojlo, obeema al la ĉielo de Via ĉiopova gloro, peteganta al Vi en la mezo de l’ nokto kaj je tagekiĝo, alvokanta kaj alpreĝanta Vin matene kaj vespere por grace helpi min servi Vian Kozon, disvastigi Viajn Instruojn kaj elstarigi Vian Vorton tra la Oriento kaj la Okcidento.
Ho, Eternulo! Fortigu mian lumbon, kapabligu min servi al Vi per pleja penado kaj ne forlasu min al mi mem, soleca kaj senhelpa en tiuj ĉi regionoj.
Ho, Eternulo! En mia forlasiteco donacu al mi komunecon kun Vi kaj en tiuj ĉi fremdaj landoj estu mia kompano.
Vere, Vi konfirmas kiun ajn Vi volas je tio dezirata de Vi, kaj, vere, estas Vi la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Ho Eternulo, mia Dio kaj mia Haveno en mia aflikto! Mia Ŝildo kaj mia Ŝirmo en miaj turmentoj! Mia Azilo kaj mia Rifuĝejo en horo de bezono, kaj en mia soleco mia Kompano! En mia angoro mia Konsolo kaj en mia izoliteco amema Amiko! La Foriganto de la doloregoj de miaj ĉagrenoj kaj la Pardonanto de miaj pekoj!
Nur al Vi mi turnas min, fervore petegante Vin per mia tuta koro, mia menso kaj mia lango, ke Vi protektu min kontraŭ ĉio, kio spitas Vian volon en tiu ĉi ciklo de Via dia unueco, kaj ke Vi purigu min de ĉia makulo malebliganta al mi eniri, senmakula kaj pura, la ombron de la arbo de Via graco.
Kompatu, ho Eternulo, la malfortulojn, sanigu la malsanulojn kaj kvietigu la brulantan soifon.
Feliĉigu la bruston, en kiu bruletas la fajro de Via amo, kaj ardigu ĝin per la flamo de Via ĉiela amo kaj spirito.
Vestu la tabernaklojn de l’ dia unueco per la robo de sankteco kaj metu sur mian kapon la kronon de Via favoro.
Iluminu mian vizaĝon per la radiado de la astro de Via donacemo kaj grace helpu min servadi ĉe Via sankta sojlo.
Superplenigu mian koron per amo al Viaj kreitoj kaj permesu al mi fariĝi la signo de Via mizerikordo, la elmontranto de Via graco, la antaŭeniganto de konkordo inter Viaj amatoj, sindona al Vi, vortiganta la memoron pri Vi, kaj forgesema pri tio mia, sed ĉiam atenta pri tio Via.
Ho Dio, mia Dio! Ne detenu de mi la brizojn de Via pardono kaj graco kaj ne senigu min je la fontoj de Via helpo kaj favoro.
Sub la ombro de Viaj ŝirmantaj flugiloj lasu min nesti kaj ĵetu sur min la rigardon de Via ĉion-protektanta okulo.
Malligu mian langon por laŭdi Vian nomon inter Via homaro, ke leviĝu mia voĉo en grandaj kunvenoj kaj torentu el miaj lipoj la fluso de Via laŭdado.
Vi, vere, estas la Graca, la Glorata, la Potenca, la Ĉiopova.
Ho Vi kompatema Dio! Dankoj estu al Vi ke Vi vekis kaj konsciigis min. Vi donis al mi vidantan okulon kaj donacis al mi aŭdantan orelon. Vi kondukis min al Via regno kaj gvidis min sur Vian padon. Vi montris al mi la ĝustan vojon kaj igis min eniri la arkeon de l’ saviĝo. Ho Dio! Lasu min resti neŝancelebla kaj igu min firma kaj fidela. Protektu min kontraŭ violentaj elprovoj kaj gardu kaj ŝirmu min en la fortikaĵo de Via Interligo kaj Testamento. Vi estas la Potenca! Vi estas la Vidanta! Vi estas la Aŭdanta!
Ho Vi, la Kompatema Dio! Donacu al mi koron, kiu estu, kiel lampo, iluminita per la lumo de Via amo, kaj inspiru al mi pensojn kapablaj ŝanĝi la mondon al rozĝardeno per la elverŝoj de ĉiela graco.
Vi estas la Kompatema, la Mizerikorda! Vi estas la Granda Bonfara Dio!
Li estas la Plej Glora.
Ho mia Eternulo, mia Reĝo, mia Reganto kaj mia Suvereno! Mi alvokas Vin per mia lango, mia koro kaj mia animo, dirante: Vestu tiun ĉi Vian servanton per la robo de Via prizorgo, la vestaĵo de Via neelĉerpebla helpo kaj la kiraso de Via protekto. Asistu al li mencii Vin kaj glori Viajn virtojn inter Via popolo, kaj malligu lian langon por vortigi Vian gloradon kaj laŭdadon en ĉiu kunveno okazigita por celebri Vian unuecon kaj sanktecon. Estas Vi, vere, la Potenca, la Povoplena, la Plej Glora, la Mem-Ekzistanta.
Ho Eternulo, nia Dio! Ni estas senpovaj – Vi estas la Sinjoro de l’ forto kaj potenco. Ni estas mizeraj – Vi estas la Ĉiopova, la Plej Glora. Ni estas povraj – Vi estas la Ĉion-Posedanta, la Plej Malavara. Grace asistu nin en nia servado al Via sankta Sojlo kaj helpu nin, per Via fortiga graco, adori Vin en la aŭrorejoj de Via laŭdado. Ebligu al ni disvastigi Viajn sanktajn aromojn inter Viaj kreitoj kaj fortigu niajn lumbojn por servi al Vi inter Viaj geservantoj, tiel ke gvidu ni ĉiujn naciojn al Via Plej Granda Nomo kaj konduku ĉiujn popolojn al la bordoj de la glora oceano de Via ununureco.
Ho Eternulo! Liberigu nin de la alligitecoj al la mondo kaj ĝiaj popoloj, de la devioj pasintaj kaj de la afliktoj ankoraŭ venontaj, ke leviĝu ni por elstarigi Vian Vorton kun pleja ĝojo kaj sereno kaj celebru Vian laŭdon tage kaj nokte, ke alvoku ni ĉiujn homojn al la vojo de l’ gvidado kaj igu ilin observi justecon, kaj ke ni ĉantu la versojn de Via unueco inter Via tuta kreitaĵo. Estas Vi potenca fari tion, kio plaĉas al Vi. Estas Vi, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Glorata estu Vi, ho Eternulo, mia Dio! Sanktigu mian okulon, kaj mian orelon, kaj mian langon, kaj mian spiriton, kaj mian koron, kaj mian animon, kaj mian korpon, kaj mian tutan estaĵon, ke ili turniĝu al neniu ajn krom al Vi. Lasu min, do, trinki el la kaliko ĝisrande plena kun la sigelita vino de Via gloro.
"
Laŭdo estu al Vi, ho Sinjoro mia Dio! Mi petegas al Vi, je Viaj signoj, kiuj ampleksas la tutan kreitaĵon, kaj je la lumo de Via vizaĝo, kiu iluminas ĉiujn en la ĉielo kaj sur la tero, kaj je Via kompatemo, kiu superas ĉion kreitan, kaj je Via graco, kiu kovras la tutan universon – disŝiru la vualojn, kiuj Vin forbaras de mi, por ke rapidu mi al la Fontano de Via potenca inspiro, kaj al la Tagiĝo de Via Revelacio kaj abundaj favoroj, kaj mergiĝu en la oceano de Via proksimeco kaj bonplaĉo.
Ne permesu, ho mia Sinjoro, ke dum Viaj tagoj estu mi senigita de la scio pri Vi, kaj la robon de Via gvidado ne forprenu de mi. Lasu min trinki el la rivero, kiu efektive estas la vivo, kies akvoj elfluis el la Paradizo (Riḍván) en kiu establiĝis la trono de Via Nomo la Plej Mizerikorda, por ke malfermiĝu miaj okuloj kaj iluminiĝu mia vizaĝo kaj certiĝu mia koro kaj heliĝu mia animo kaj firmiĝu miaj paŝoj.
Estas Vi Tiu, Kiu de eterne per la potenco de Sia forto superis ĉiujn aferojn kaj per Sia volo kapablis regi ĉion. Nenio ajn, ĉu en Via ĉielo aŭ sur Via tero, povas malhelpi Vian intencon. Do, kompatu min, ho mia Eternulo, per Via graca providenco kaj malavaro, kaj direktu mian orelon al la dolĉaj melodioj de la birdoj trilantaj Vian laŭdon desur la branĉoj de la arbo de Via unueco.
Estas Vi la Granda Donanto, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.
Ho Vi, al Kies vizaĝo direktiĝas mia adoro, Kies beleco estas mia sanktejo, Kies restadejo estas mia celo, Kies laŭdo estas mia espero, Kies providenco estas mia akompananto, Kies amo estas la kaŭzo de mia estado, Kies mencio estas mia konsolo, Kies proksimeco estas mia deziro, Kies ĉeesto estas mia plej kara strebo kaj plej alta aspiro – mi petegas Vin ne deteni de mi tion, kion Vi ordonis por la elektitoj el inter Viaj sekvantoj. Kaj provizu min, do, per la bono de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta.
Vi, vere, estas la Reĝo de ĉiuj homoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Ho mia Dio, la Dio de malavaro kaj mizerikordo! Estas Vi tiu Reĝo, per Kies ordona vorto estis kreita la tuta kreitaĵo; kaj estas Vi tiu Ĉion-Donanto, al Kiu la faroj de Liaj servantoj neniam malebligis montri Sian favoron, nek malhelpis elmontri Sian donacemon.
Permesu al ĉi tiu servanto, mi petegas al Vi, atingi tion, kio estas la kaŭzo de lia saviĝo en ĉiu mondo el Viaj mondoj. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Ĉioscia, la Plej Saĝa.
Ho Vi, per Kies nomo moviĝas la maro de l’ ĝojo kaj zefiras la parfumo de l’ feliĉo! Mi petas Vin montri al mi el la mirindaĵoj de Via favoro tion, kio briligos miajn okulojn kaj ĝojigos mian koron. Vi, vere, estas la Ĉion-Donema, la Plej Malavara.
Ho Dia Providenco! Veku kaj konsciigu min. Igu min malligiĝi de ĉio krom Vi kaj ravu min per la amo de Via beleco. Igu la spiron de la Sankta Spirito zefiri sur min kaj permesu, ke aŭskultu mi la alvokon de la Regno Abhá. Donu al mi ĉielan povon kaj ekbruligu la lampon de la spirito en la plej interna ĉambro de mia koro. Liberigu min de ĉiu kateniĝo kaj savu min de ĉiu ligiĝo, por ke aprezu mi nenian deziron ol nur Vian bonvolon, serĉu nenion ol nur Vian vizaĝon kaj iru neniun padon ol nur Vian padon. Faru ke ebligu mi al la senatentaj konsciiĝi kaj al la dormantaj vekiĝi, tiel ke proponu mi la akvon de l’ vivo al tiuj arde soifantaj kaj dian saniĝon portu al tiuj malsanaj kaj suferantaj.
Malgraŭ tio ke estas mi povra, humiligita kaj malriĉa, estas Vi tamen mia haveno kaj mia rifuĝejo, mia subtenanto kaj mia helpanto. Tiel sendu Vian helpon, ke ĉiuj miru.
Ho Dio! Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Potenca, la Donanto, la Provizanto kaj la Ĉion-Vidanta.
"
Li estas Dio.
Ho Vi bonkora Sinjoro! Iluminu la korojn per la lumo de Via plej granda gvido. Revivigu la animojn per Viaj ĝojnovaĵoj plej ĝojigaj. Iluminu la okulojn permesante al ili vidi Viajn lumojn. Igu la orelojn atentaj aŭdigante al ili Vian vokon. Ebligu al ni eniri la Regnon de Via sankteco kaj vivigu nin per la spiroj de la Sankta Spirito. Donu al ni vivon eternan kaj provizu nin per ĉielaj perfektecoj. Ho Eternulo! Faru nian vivon esti elaĉeto por Vi kaj donacu al ni novan spiriton. Provizu nin per ĉiela povo kaj donacu al ni ĝojon eternan. Konfirmu nin en la servado al la homa mondo. Faru nin iloj de l’ konkordo, kunligante la korojn. Ho Eternulo! Veku nin el nia dormo kaj donu al ni saĝon kaj komprenon, por ke malkaŝu ni la sekretojn de Via Libro kaj malkovru la misterojn kaŝite troviĝantajn en Viaj Vortoj. Vi estas la Ĉiopova. Vi estas la Donanto. Vi estas la Ĉiam-Amanta.
Firmigu, ho Eternulo, niajn paŝojn sur Via pado kaj plifortigu Vi niajn korojn obeeme al Vi. Turnu niajn vizaĝojn al la beleco de Via unueco kaj ĝojigu niajn brustojn per la signoj de Via dia unueco. Ornamu niajn korpojn per la robo de Via malavaro, forigu de niaj okuloj la vualon de pekado kaj donu al ni la kalikon de Via graco, por ke la esenco de ĉiuj estaĵoj, vidante Vian gran-diozon, kantu Vian laŭdon. Tiam, ho Eternulo, rivelu Vin mem per Via kompatema parolo kaj la mistero de Via dia estaĵo, por ke la sankta ekstazo de l’ preĝado plenigu niajn animojn — preĝado, kiu leviĝu trans vortoj kaj literoj kaj transcendu la murmuradon de silaboj kaj sonoj —, tiel ke ĉiuj aferoj fandiĝu al nenio antaŭ la revelacio de Via splendo.
Eternulo! Tiuj ĉi estas geservantoj, kiuj neŝanceleble kaj firme restis en Via Interligo kaj Via Testamento, kiuj fikse teniĝas je la kordono de l’ konstanteco en Via Kozo kaj kiuj kroĉiĝas je la orlo de la robo de Via grandiozo. Helpu ilin, ho Sinjoro, per Via graco, konfirmu ilin per Via potenco kaj plifortigu iliajn lumbojn en obeado al Vi.
Estas Vi la Pardonanto, la Graca.
Ho serĉanto de l’ Vero! Se vi deziras, ke Dio malfermu vian okulon, devas vi je noktomezo petegi al Dio, preĝi al Li kaj intime interrilati kun Li, dirante la jenon:
Ho Eternulo, mi turnas mian vizaĝon al Via regno de l’ unueco kaj mergiĝas en la maro de Via kompatemo. Ho Eternulo, donu lumon al mia vido en tiu ĉi obskura nokto vidigante al mi Viajn lumojn, kaj feliĉigu min en ĉi mirinda epoko per la vino de Via amo. Ho Eternulo, igu min aŭskulti Vian vokon kaj malfermu antaŭ mia vizaĝo la pordojn de Via ĉielo, por ke ekvidu mi la lumon de Via gloro kaj estu altirata al Via beleco.
Vere, estas Vi la Donanto, la Malavara, la Mizerikorda, la Pardonanta.
Ho mia bonkora Sinjoro, ho Vi, la deziro de mia koro kaj animo! Donacu al Viaj geamikoj Vian aman bonkorecon kaj regalu ilin per Via neelĉerpebla mizerikordo. Estu Vi konsolo por Viaj ardaj amantoj kaj amiko, trankviliganto kaj amanta kompano por tiuj sopirantaj je Vi. Iliaj koroj brulas per la fajro de Via amo kaj iliaj animoj konsumiĝas per la flamo de l’ devoto al Vi. Ili sopiras, unu kaj ĉiuj, rapidi al la altaro de l’ amo, ke povu ili vole oferi sian vivon.
Ho Dia Providenco! Donu al ili Vian favoron, gvidu ilin ĝuste, grace helpu ilin atingi spiritan venkon, kaj provizu ilin per ĉielaj donacoj. Ho Eternulo, asistu ilin per Via grandanimeco kaj graco, kaj igu iliajn radiantajn vizaĝojn lampoj de l’ gvidado en renkontiĝoj dediĉitaj al la scio pri Vi, kaj signoj de ĉiela malavareco en kunvenoj kie estas prezentataj Viaj versoj. Vi estas, vere, la Mizerikorda, la Ĉion-Donema, Tiu, Kies helpon petegas ĉiuj homoj.
Ho Vi afabla Sinjoro! Sanktigu mian koron de ĉia alkroĉiĝo, kaj ĝojigu mian animon per ĝojigaj novaĵoj. Liberigu min de alkroĉiĝo al kaj amiko kaj fremdulo, kaj ravu min per Via amo, ke fariĝu mi tute sindona al Vi kaj pleniĝu per fervora ekstazo, ke deziru mi nenion krom Vi, serĉu neniun krom Vi, paŝu neniun padon ol nur la Vian kaj komuniku nur kun Vi, ke sorĉe kaptiĝu mi, kvazaŭ najtingalo, per Via amo kaj tage kaj nokte suspiru kaj lamentu kaj ploru kaj laŭte voku: »Yá Bahá’u’l-Abhá!«*
[ja baha’ ol abha’] arab.: Ho Gloro de la Plej Glora
Ho mia eterna Amato kaj mia adorata Amiko! Kiel longe ankoraŭ restu mi senigita de Via ĉeesto kaj dolore afliktita pro esti fore de Vi? Al la ŝirmejoj de Via ĉiela Regno min gvidu kaj ĉe la scenejo de la apero de Via supera Regno sur min ĵetu la rigardon de Via ama bonvolemo.
Ho Vi ĉiopova Sinjoro! Nombru min inter la loĝantoj de l’ Regno. Ĉi tiu mondo mortema estas mia loĝejo – faru ke rezidu mi en la regnoj de l’ Eterneco. Apartenas mi al ĉi tiu tera ekzistejo – verŝu sur min la splendojn de Via glora lumo. En ĉi tiu mondo de l’ polvo restadas mi – igu min ano de Via ĉiela regno, tiel ke mian vivon fordonu mi sur Via pado kaj atingu mian kordeziron, kronu mian kapon per la diademo de l’ dia favoro kaj aŭdigu la triumfan vokon de l’ »Ho Gloro de Dio, la Plej Glora!«
Ho mia Dio! Ho mia Dio! Unuigu la korojn de Viaj servantoj kaj rivelu al ili Vian grandan celon. Sekvu ili Viajn ordonojn kaj estu fidelaj al Via leĝo. Helpu ilin, ho Dio, en ilia penado kaj donu al ili forton por servi al Vi. Ho Dio! Ne lasu ilin solaj, sed gvidu iliajn paŝojn per la lumo de Via scio kaj ĝojigu iliajn korojn per Via amo. Vere, Vi estas ilia Helpanto kaj ilia Eternulo.
Ho Vi bonkora Sinjoro! Vi kreis la tutan homaron el la sama radiko. Vi decidis, ke ĉiuj apartenu al la sama familio. En Via Sankta Ĉeesto ili ĉiuj estas Viaj servantoj, kaj la tuta homaro trovas protekton en Via Sanktejo. Ĉiuj kolektiĝas ĉirkaŭ Via Festena Tablo. Ĉiuj estas iluminataj de la lumo de Via Providenco.
Ho Dio! Vi estas bonkora al ĉiuj. Vi zorgas pri ĉiuj, protektas ĉiujn, donas vivon al ĉiuj. Vi donacis al ĉiu kaj ĉiuj talentojn kaj kapablojn, kaj ĉiuj estas mergiĝintaj en la Maro de Via Mizerikordo.
Ho Vi bonkora Sinjoro! Unuigu ĉiujn. Faru, ke la religioj akordiĝu kaj unuigu la popolojn, ke ili konsideru sin esti unu familio kaj la tutan teron esti unu hejmo. Vivu ili kune en perfekta harmonio!
Ho Dio! Levu la standardon de la unueco de la homaro.
Ho Dio! Starigu la Plej Grandan Pacon!
Kune forĝu, ho Dio, la korojn!
Ho Vi bonkora Patro, Dio! Ĝojigu niajn korojn per la bonodoro de Via amo. Briligu niajn okulojn per la Lumo de Via Gvido. Ĝojigu niajn orelojn per la melodio de Via Vorto kaj protektu nin ĉiujn en la fortikaĵo de Via Providenco.
Vi estas la Potenca kaj la Forta, Vi estas la Pardonanta, kaj Vi estas Tiu, Kiu indulgas la misojn de la tuta homaro.
Kiu deziras reciti tiun ĉi preĝon, tiu ekstaru kaj turnu sin al Dio, kaj starante sur sia loko li rigardu dekstren kaj maldekstren, kvazaŭ li atendas la kompaton de sia Eternulo, la Plej Indulga, la Kompatema. Tiam diru li:
Ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj kaj la Farinto de la ĉieloj! Mi petegas al Vi je tiuj, Kiuj estas la Tagiĝoj de Via nevidebla Esenco, la Plej Nobla, la Plej Glora, faru mian preĝon fajro forbruligonta la vualojn, kiuj ekskludis min de Via beleco, kaj lumon, kiu gvidos min al la oceano de Via Ĉeesto.
Tiam li petegante levu la manojn al Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Ho Vi, la Sopiro de la mondo kaj la Amato de la nacioj! Vi vidas min turniĝanta al Vi, kaj senigita je ĉia ligo al iu ajn krom al Vi, kaj kroĉiĝanta al Via kordono, per kies movo ekscitiĝis la tuta kreaĵaro. Mi estas Via servanto, ho mia Eternulo, kaj la filo de Via servanto. Vidu, staras mi preta plenumi Vian volon kaj Vian deziron, sopirante nenion ol nur Vian bonplaĉon. Mi petegas al Vi je la Oceano de Via kompato kaj la Suno de Via graco, faru kun Via servanto, kiel Vi volas kaj ŝatas. Je Via potenco, kiu nemezureble superas ĉiun mencion kaj laŭdon! Kio ajn estas revelaciita de Vi, estas la sopiro de mia koro kaj al mia animo la plej kara. Ho Dio, mia Dio! Ne rigardu miajn esperojn kaj miajn farojn, sed rigardu nur Vian volon, kiu ampleksas la ĉielojn kaj la teron. Je Via Plej Granda Nomo, ho Vi Sinjoro de ĉiuj nacioj! Mi deziras nur kion Vi deziras kaj amas nur kion Vi amas.
Tiam li surgenuiĝu kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Vi transcendas la priskribon de ĉiu ajn krom Vi mem kaj la komprenon de ĉio ajn krom Vi.
Tiam staru kaj diru li:
Faru mian preĝon, ho mia Eternulo, fonto de vivantaj akvoj, per kiu vivu mi tiel longe kiel daŭros Via suvereneco kaj menciu Vin en ĉiuj el Viaj mondoj.
Refoje li petegante levu siajn manojn kaj diru:
Ho Vi, de Kiu disigite koroj kaj animoj fandiĝas kaj per la fajro de Kies amo la tuta mondo estas ekflamigita! Mi petegas al Vi je Via Nomo, per kiu Vi subigis la tutan kreaĵaron: ne detenu de mi, kio estas ĉe Vi, ho Vi, Kiu regas super ĉiuj homoj! Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi fremdulo rapidas al sia plej supera hejmo sub la tendo de Via majesto kaj en la regno de Via kompato, kaj tiu ĉi pekinto serĉas la oceanon de Via pardono, kaj tiu ĉi malaltulo la korton de Via gloro kaj tiu ĉi povra kreaĵo la aŭroron de Via riĉeco. Via estas la aŭtoritato ordoni kion ajn Vi volas. Mi atestas, ke estas Vi glorenda en Viaj agoj kaj obeenda en Viaj ordonoj kaj restu senrestrikta en Via dekretado.
Tiam levu li la manojn kaj ripetu trifoje la Plej Grandan Nomon (t.e. »Alláh-u-Abhá« [ala’ o abha’; arab.: Dio la Plej Glora]).
Tiam kliniĝu li, kun la manoj sur la genuoj, antaŭ Dio – benata kaj superigata estu Li – kaj diru:
Vi vidas, ho mia Dio, kiel ekscitiĝis mia spirito en miaj membroj kaj korpo, aspirante adori Vin kaj sopirante memori kaj glori Vin; kiel ĝi atestas pri tio, kion la Lango de Via Ordono atestas en la regno de Via parolo kaj en la ĉielo de Via scio. En tiu ĉi stato, ho mia Eternulo, mi ame elpetas de Vi ĉion, kio estas ĉe Vi, por ke mi montru mian povrecon kaj gloru Vian donacemon kaj Viajn riĉaĵojn kaj deklaru mian senfortecon kaj evidentigu Vian forton kaj Vian potencon.
Tiam staru li kaj dufoje levu petante la manojn kaj diru:
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Malavara. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ordonanto je la komenco same kiel je la fino. Ho Dio, mia Dio! Via pardonemo kuraĝigis min, kaj Via kompatemo fortigis min, kaj Via voko min vekis, kaj Via graco min levis kaj min kondukis al Vi. Sed kiu, do, estas mi, ke povus mi kuraĝi stari ĉe la pordego al la urbo de Via proksimeco aŭ turni mian vizaĝon al la lumoj, kiuj brilas el la ĉielo de Via volo? Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel tiu ĉi mizera kreaĵo frapas al la pordo de Via graco, kaj kiel tiu ĉi forpasema animo serĉas la riveron de eterna vivo el la manoj de Via donacemo. Estas Via la ordono ĉiutempe, ho Vi, Kiu estas la Sinjoro de ĉiuj nomoj, kaj estas mia la rezigno kaj volonta subiĝo sub Via volo, ho Kreinto de la ĉieloj!
Tiam trifoje levu li la manojn kaj diru:
Pli granda estas Dio ol ĉiu grandulo!
Tiam surgenuiĝu li kaj, klinante sian frunton al la tero, diru:
Tro alta Vi estas por ke la laŭdo de tiuj proksimaj al Vi povus ascendi ĝis la ĉielo de Via proksimeco aŭ ke la birdoj de la koroj de tiuj, kiuj estas sindonaj al Vi, povus atingi la enirejon de Via pordego. Mi atestas, ke estas Vi sanktigita super ĉiuj atributoj kaj sankta super ĉiuj nomoj. Ne estas alia Dio krom Vi, la Plej Nobla, la Plej Glora.
Tiam sidiĝu li kaj diru:
Mi atestas, kion atestas ĉio kreita kaj la ĉielaj Kohortoj kaj la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj krom ili la Lango de Majesto mem el la plej glora Horizonto: ke Vi estas Dio, ke ne estas alia Dio krom Vi, kaj ke Li, Kiu estas manifestita, estas la Kaŝita Mistero, la Konservita Simbolo, per Kiu la literoj de l’ »Estu!« estas interligitaj kaj kunmetitaj. Mi atestas ke estas Li, Kies nomo estas skribita de la Plumo de la Plej Alta kaj Kiu estas menciita en la Libroj de Dio, la Sinjoro de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre.
Tiam staru li rekte kaj diru:
Ho Sinjoro de ĉio estanta kaj Posedanto de ĉio videbla kaj nevidebla! Vi vidas miajn larmojn kaj miajn suspirojn kaj aŭdas mian ĝemadon kaj mian ploradon kaj la lamentadon de mia koro. Je Via potenco! Miaj mispaŝoj retenas min proksimiĝi al Vi; kaj miaj pekoj tenas min for de la korto de Via sankteco. Via amo, ho mia Eternulo, riĉigas min, kaj la separo de Vi detruas min kaj la malproksimeco de Vi konsumas min. Mi petegas al Vi je Viaj piedsignoj en tiu ĉi sovaĝejo kaj je la vortoj »Ĉi tie mi estas. Ĉi tie mi estas.«, kiujn Viaj Elektitoj eldiris en tiu ĉi vastejo, kaj je la spiroj de Via Revelacio kaj la mildaj ventoj je la Mateno de Via Manifestiĝo, ordonu, ke fiksiĝu mia okulo je Via beleco kaj observu mi ĉion ajn en Via Libro.
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj kliniĝu malsupren, kun la manoj sur la genuoj, kaj diru:
Gloron al Vi, ho mia Dio, ke Vi helpis al mi memori Vin kaj laŭdegi Vin kaj konigis al mi Lin, Kiu estas la Tagiĝo de Viaj signoj, kaj igis min kliniĝi antaŭ Via Moŝteco kaj humiliĝi antaŭ Via Dieco kaj rekoni tion, kio estas proklamita de la Lango de Via majesto.
Tiam leviĝu li kaj diru:
Ho Dio, mia Dio! Mia dorso estas klinita per la ŝarĝo de miaj pekoj kaj mia malatentemo detruas min. Kiam ajn mi kontemplas miajn misfarojn kaj Vian bonvolemon fandiĝas mia koro en mia interno kaj bolas mia sango en miaj vejnoj. Je Via Beleco, ho Vi, la Sopiro de la mondo! Ruĝiĝas mi levante mian vizaĝon al Vi, kaj hontas miaj petantaj manoj etendiĝi al la ĉielo de Via donacemo. Vi vidas, ho mia Dio, kiel miaj larmoj malhelpas al mi memori Vin kaj glori Viajn virtojn, ho Vi, la Sinjoro de la Trono en la altoj kaj sur la tero malsupre! Mi petegas al Vi je la signoj de Via Reĝeco kaj je la misteroj de Via Regado, faru kun Viaj amatoj, kiel konvenas al Via boneco, ho Sinjoro de ĉio estanta, kaj kiel decas al Via graco, ho Reĝo de l’ vidata kaj nevidata!
Tiam trifoje ripetu li la Plej Grandan Nomon kaj surgenuiĝu, kun sia frunto sur la tero, kaj diru:
Gloron al Vi, ho nia Dio, ke Vi malsuprensendis al ni tion, kio proksimigas nin al Vi, kaj dotas nin per ĉio bona malsuprensendita de Vi en Viaj Libroj kaj Viaj Skriboj. Protektu nin, ni petegas al Vi, ho mia Eternulo, kontraŭ la multegaj vantaj fantazioj kaj vanaj imagoj. Vi, vere, estas la Potenca, la Ĉion-Scianta.
Tiam levu li la kapon kaj sidiĝu kaj diru:
Mi atestas, ho mia Dio, kion atestas Viaj Elektitoj, kaj rekonas, kion rekonas la loĝantoj de la plej alta Paradizo kaj tiuj ĉirkaŭantaj Vian potencan Tronon. Viaj estas la regnoj de l’ tero kaj ĉielo, ho Sinjoro de la mondoj!
Mi atestas, ho mia Dio, ke Vi kreis min, por ke mi konu Vin kaj adoru Vin. Mi atestas ĉi-momente mian senfortecon kaj Vian potencon, mian povrecon kaj Vian riĉecon. Ne estas alia Dio krom Vi, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta.
Kiu deziras preĝi, tiu lavu siajn manojn kaj dum la lavado diru li:
Fortigu mian manon, ho mia Dio, ke firme ĝi tenu Vian Libron per tia fideleco, ke la mondularo havu nenian potencon super ĝi. Plie, ŝirmu ĝin, ke ne enmiksiĝu ĝi en io, kio ne konvenas al ĝi. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Kaj lavante sian vizagon diru li:
Mi turnis mian vizaĝon al Vi, ho mia Eternulo! Iluminu ĝin per la lumo de Via rigardo. Plie, protektu ĝin, ke ĝi ne turnu sin al iu alia krom al Vi.
Tiam li ekstaru kaj, turniĝinta al la Kiblo (adorpunkto, t.e. Bahĝi, apud Akko), diru li:
Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li. Liaj estas la regnoj de Revelacio kaj kreo. Li, vere, manifestis Tiun, Kiu estas la Tagiĝo de Revelacio, Kiu parolis sur Sinajo, per Kiu la Plej Alta Horizonto ekbrilis kaj parolis la Lotusa Arbo, trans kiun ne eblas pasi, kaj per Kiu estas proklamita la voko al ĉiuj en la ĉielo kaj sur la tero: »Jen, la Ĉion-Posedanta estas veninta. Tero kaj ĉielo, gloro kaj regado apartenas al Dio, la Sinjoro de ĉiuj homoj, kaj la Posedanto de la Trono en la alto kaj sur la tero malsupre!«
Tiam li klinu sin malsupren, kun la manoj restantaj sur la genuoj, kaj diru:
Superas Vi mian laŭdon kaj la laŭdon de ĉiu ajn apud mi, mian priskribon kaj la priskribon de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj ĉiuj, kiuj estas sur la tero!
Tiam, starante kun malfermitaj manoj, tenante la polmojn supren antaŭ la vizaĝo, diru li:
Ne senigu je siaj esperoj, ho mia Dio, tiun, kiu kun petegantaj fingroj sin kroĉas al la orlo de Via kompatemo kaj Via graco, Ho Vi, Kiu el ĉiuj kompatemaj estas la Plej Kompatema!
Tiam sidiĝu kaj diru li:
Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Vi. Vi, vere, rivelis Vian Kozon, plenumis Vian Interligon kaj larĝe malfermis la pordon de Via graco al ĉiuj, kiuj restadas en la ĉielo kaj sur la tero. Beno kaj paco, saluto kaj gloro estu al Viaj amatoj, kiujn la sanĝiĝoj kaj hazardoj de la mondo ne sukcesis malhelpi turniĝi al Vi kaj kiuj fordonis ĉion sian esperante ricevi tion Vian. Vi, vere, estas la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
(Se iu preferus citi anstataŭ la longan verson tiujn ĉi vortojn: »Dio atestas, ke ne estas alia Dio krom Li, la Helpo en Danĝero, la Mem-Ekzistanta«, sufiĉus tio. Kaj same sufiĉus se li, sidante, preferus reciti tiujn ĉi vortojn: »Mi atestas Vian unuecon kaj Vian ununurecon, kaj ke Vi estas Dio kaj ke ne estas alia Dio krom Vi.«)
Laŭdo estu al Vi, ho Eternulo mia Dio! Mi petegas al Vi je tiu ĉi Revelacio, per kiu malhelo estas renversita al lumo, per kiu la Templo Frekventata estas konstruita, kaj la Skribita Tabelo revelaciita, kaj la dismetita Skribrulaĵo malkovrita, sendu malsupren al mi kaj al tiuj apud mi tion, kio ebligos al ni sori en la ĉielojn de Via transcenda gloro kaj kio forlavos de ni la makulojn de tiaj duboj kiaj baras al la suspektemaj la vojon al la tabernaklo de Via unueco.
Mi estas tiu, ho mia Eternulo, kiu firme tenas la kordonon de Via ama prizorgo kaj kroĉas sin al la orlo de Via mizerikordo kaj favoro. Dekretu por mi kaj por tiuj karaj al mi la bonon de tiu ĉi mondo kaj de la mondo venonta. Liveru, do, al ili la Kaŝitan Donacon, kiun dekretis Vi por la unuarange elektitaj el inter Viaj kreitoj.
Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas la tagoj, por kiuj dekretis Vi al Viaj geservantoj observi la faston. Benata estas, kiu observas la faston plene pro Vi kaj kun absoluta sindeteno de ĉio krom Vi. Helpu min kaj helpu ilin, ho mia Eternulo, obei Vin kaj sekvi Viajn preceptojn. Via, vere, estas la potenco fari kion Vi elektas.
Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉioscia, la Plej Saĝa. Ĉiuj laŭdoj estu al Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
Glorata estu Vi, ho Dio, mia Dio! Tiuj ĉi estas la tagoj, por kiuj preskribis Vi al Viaj elektitoj, Viaj amatoj kaj Viaj servantoj observi la Faston, kiun Vi faris lumo por la anoj de Via regno same kiel faris Vi la devigan preĝon ascenda eskalo por tiuj agnoskantaj Vian unuecon. Mi petas de Vi, ho mia Dio, gardi Vian religion per tiuj ĉi du potencaj kolonoj, kiujn dekretis Vi esti gloro kaj honoro por la tuta homaro, kontraŭ la fifaroj de la malpiuloj kaj la konspirado de ĉiu malvirtulo. Ho Eternulo, ne kaŝu la lumon, kiun per Via forto kaj Via ĉiopovo rivelis Vi. Asistu, do, per Via ordono kaj Via suvereneco tiujn, kiuj vere kredas je Vi, pere de la anaroj de l’ vidata kaj nevidata. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiopova, la Plej Potenca.
Ho Dio! Forpelu ĉiujn tiujn aferojn kiuj kaŭzas malkonkordon kaj preparu por ni ĉiujn tiujn aferojn, kiuj kaŭzas unuecon kaj konkordon! Ho Dio! Igu descendi sur nin Ĉielajn Aromojn kaj transformu tiun ĉi kunvenon al kunveno de l’ Ĉielo! Provizu nin per ĉia bonaĵo kaj ĉia nutraĵo. Preparu por ni la Nutraĵon de l’ Amo! Donu al ni la Nutraĵon de l’ Scio! Regalu nin per la Nutraĵo de l’ Ĉiela Iluminado!
Glorata estu Vi, ho Sinjoro de la tuta kreitaĵo, Tiu al Kiu devas ĉio turniĝi. Per mia ena kaj mia ekstera lango atestas mi, ke Vi manifestis kaj rivelis Vin mem, sendis malsupren Viajn signojn kaj proklamis Viajn pruvojn. Mi atestas ke Vi estas sendependa de ĉiu ajn krom Vi kaj sanktigita super ĉiuj teraj aferoj. Mi petegas Vin, je la transcenda gloro de Via Kozo kaj la supera potenco de Via Vorto, ke Vi bonvolu konfirmi tiun, kiu deziras oferti kion vi preskribis al li en Via Libro, kaj observi tion, per kio elverŝiĝos la parfumo de Via akcepto. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Graca, la Ĉion-Pardonanta, la Plej Donacema.
* [hukukula’] arab.: »Rajto de Dio«, bahaa spirita kaj soci-ekonomia impostleĝo
Laŭdata estu Vi, ho mia Dio, ke dekretis Vi Noruzon kiel feston por tiuj observintaj la Faston pro amo al Vi kaj detenintaj sin de ĉio abomena por Vi. Permesu, ho mia Eternulo, ke la fajro de Via amo kaj la ardo rezultinta el la Fasto dekretita de Vi igu ilin flami en Via Kozo kaj konstante Vin laŭdi kaj memori.
Ĉar Vi, Ho mia Sinjoro, dekoris ilin per la ornamo de la Fasto preskribita de Vi, ankaŭ dekoru ilin, per Via graco kaj malavara favoro, per la ornamo de Via akcepto. Ja dependas ĉiuj homaj faroj de Via bonplaĉo kaj kondiĉas ilin Via ordono. Se Vi konsideras tiun rompinta la Faston, kiel iun ĝin observinta, kalkuliĝas tiu homo inter tiuj eterne jam plenumintaj la Faston. Kaj se dekretas Vi, ke tiu observinta la Faston ĝin rompis, estas tiu kalkulita inter tiuj makulintaj per polvo la Robon de Via Revelacio kaj esti forpelitaj de la kristale klaraj akvoj de ĉi tiu Fonto vivanta.
Vi estas Li, tra Kiu estas hisita la flago »Laŭdinda estas Vi en Viaj faroj« kaj estas sternita la standardo »Obeata estu Vi en Via ordono«. Konigu ĉi tiun Vian rangon, ho mia Dio, al Viaj geservantoj, por ke konsciiĝu ili pri tio, ke la perfekteco de ĉiuj aferoj dependas de Via dekreto kaj Via vorto, kaj ke la virtecon de ĉiu ago kondiĉas Via konsento kaj la bonplaĉo de Via volo, kaj ke agnosku ili, ke la brido de la homaj faroj estas en la teno de Via akcepto kaj Via Ordono. Konigu tion ĉi al ili por ke nenio ajn povu ekskludi ilin de Via Beleco dum ĉi tiuj tagoj, pri kiuj eldiras Kristo: »Ĉia dominado estas Via, ho Vi la Generinto de l’ Spirito«* kaj Via Amiko** elvokas: »Gloro estu al Vi, ho Vi la Plej Amata, pro tio ke Vi malkovris Vian Belecon kaj notis por Viaj elektitoj tion, kio igos ilin atingi la tronon de la revelacio de Via Plej Granda Nomo, kiu igis lamenti ĉiujn homojn escepte de tiuj dekroĉiĝintaj de ĉio krom Vi kaj direktiĝintaj al Li, Kiu estas la Revelacianto de Vi mem kaj la Manifestiĝo de Viaj atributoj.«
Li, Kiu estas Via Branĉo, kaj ĉiuj Viaj kompanoj, ho mia Sinjoro, ĉi-tage finis sian Faston post kiam ili ĝin observis interne de Via korto kaj pro sia arda deziro plaĉi al Vi. Por Li kaj por ili kaj por ĉiuj tiutage atingintaj Vian ĉeeston dekretu Vi ĉian bonon destinitan de Vi en Via Libro. Provizu ilin, do, per tio profita al ili en kaj ĉi tiu vivo kaj la vivo transa.
Vi, vere, estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
*Jesuo
*Mohamedo
[Ĉi tiu preĝo revelaciita de ‘Abdu’l-Bahá estas recitata ĉe Lia Tombo kaj ankaŭ uzata kiel persona preĝo.]
Kiu humile kaj fervore recitas ĉi tiun preĝon, tiu plezurigos kaj ĝojigos la koron de ĉi tiu Servanto; estos kvazaŭ renkonti Lin vidalvide.
Estas Li la Plej Glora!
Ho Dio, mia Dio! Sindoneme kaj larmante levas mi la petegantajn manojn miajn al Vi kaj kaŝas mian vizaĝon en la polvo de Via Sojlo tro alta por la konado de la kleraj kaj la laŭdado de tiuj glorantaj Vin. Grace vidu Vian servanton, humila kaj senpretenda antaŭ Via pordo, per la rigardo de Via mizerikorda okulo kaj mergu lin en la Oceanon de Via eterna graco.
Eternulo! Estas li unu el la povraj kaj senpretendaj servantoj Viaj, ravita kaj insiste petanta Vin, kaptita en Via mano, fervore preĝanta al Vi, fidanta Vin, larmanta antaŭ Via vizaĝo, alvokanta kaj peteganta Vin, dirante:
Ho Eternulo, mia Dio! Havigu al mi Vian gracon por servi Viajn amatojn, fortigu min en mia emo servi al Vi, iluminu mian frunton per la lumo de l’ adorado en Via korto de l’ sankteco, kaj de preĝado en Via Regno de l’ majesto. Helpu al mi esti sindona ĉe la ĉiela enirejo de Via pordego kaj asistu min rezigni pri ĉio ajn ene de Viaj sanktaj terenoj. Eternulo! Donu al mi trinkon el la kaliko de l’ abnegacio; per ĝia robo min vestu, en ĝian oceanon min mergu. Faru min polvo sur la pado de Viaj amatoj kaj permesu, ke mi foroferu mian animon por la grundo nobligita per la paŝoj de Viaj elektitoj sur Via pado, ho Sinjoro de l’ Gloro en la Pleja Alto.
Per ĉi tiu preĝo alvokas Vin la servanto Via tagiĝe kaj dumnokte. Plenumu lian kordeziron, ho Eternulo! Iluminu lian koron, ĝojigu lian bruston, fortigu lian lumon por ke povu li servi vian Kozon kaj Viajn geservantojn.
Estas Vi la Donanto, la Kompatema, la Plej Malavara, la Graca, la Mizerikorda, la Indulga.
Tiu ĉi Tabelo estas recitata ĉe la maŭzoleoj de Bahá’u’lláh kaj de Báb. Ĝi ankaŭ estas regule uzata por celebri Iliajn datrevenojn.
La laŭdo, kiu aŭroris el Via plej majesta Memo, kaj la gloro, kiu hele lumis el Via plej brila Beleco, restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas la Manifestiĝo de l’ Grandeco, kaj la Reĝo de l’ Eterneco, kaj la Sinjoro de ĉiuj, kiuj estas en la ĉielo kaj sur la tero! Mi atestas, ke pere de Vi riveliĝis la suvereneco de Dio kaj Lia regado, kaj la majesteco de Dio kaj Lia grandeco, kaj sternis la Tagsteloj de praa splendo sian briladon tra la ĉielo de Via nerevokebla dekreto, kaj brilis la Beleco de la Nevidebla super la horizonto de ĉio kreita. Atestas mi krome ke per nura movo de Via Plumo efektiviĝis Via ordono »Estu Vi«, kaj malkaŝiĝis la kaŝita Sekreto de Dio, kaj estiĝis ĉiuj kreitaĵoj, kaj sendiĝis malsupren ĉiuj Revelacioj.
Atestas mi krome ke per Via beleco malkovriĝas la beleco de la Adorato, kaj tra Via vizaĝo lumas la vizaĝo de la Dezirato, kaj ke per vorto Via decidas Vi inter ĉiuj kreitaĵoj, kaŭzante ke tiuj devotaj al Vi ascendas al la pinto de l’ gloro kaj tiuj nefidelaj falas en la plej profundan abismon.
Atestas mi, ke tiu konanta Vin, konas Dion, kaj tiu atinganta Vian ĉeeston, atingas la ĉeeston de Dio. Grandega, do, estas la beniteco de tiu, kiu kredas je Vi kaj Viaj signoj, kaj humiliĝas antaŭ Via suvereneco, kaj havas la honoron renkonti Vin, kaj akiras la bonplaĉon de Via volo, kaj ĉirkaŭiras Vin, kaj staras antaŭ Via trono. Ve al tiu, kiu krimas kontraŭ Vi, kaj negas Vin, kaj kontestas Viajn signojn, kaj malkonfesas Vian suverenecon, kaj leviĝas kontraŭ Vi, kaj iĝas fiera antaŭ Via vizaĝo, kaj malakceptas Viajn atestojn, kaj fuĝas de Via dekretado kaj Via regado, kaj apartenas al la malfideluloj kies nomoj enskribiĝas per la fingroj de Via dekreto sur Viaj sanktaj Tabeloj.
Blovigu do al mi, ho mia Dio kaj mia Amato, el la dekstra mano de Via mizerikordo kaj Via ama bonvolemo la sanktajn spirojn de Viaj favoroj, ke ili tiru min for de mi mem kaj de la mondo al la kortoj de Via proksimeco kaj Via ĉeesto. Estas Via la potenco fari kio plaĉas al Vi. Vi, vere, superregas ĉion.
La rememoro pri Dio kaj Lia laŭdo, kaj la gloro de Dio kaj Lia splendo restu sur Vi, ho Vi, Kiu estas Lia Beleco! Mi atestas ke la okulo de l’ kreo neniam vidis iun tiel maljuste traktitan kiel Vin. Mergiĝis Vi ĉiujn tagojn de Via vivo en oceano da afliktoj. Iutempe estis Vi ĉenita kaj katenita; alitempe la glavo de Viaj malamikoj minacis Vin. Tamen, spite al ĉio ĉi, dekretis Vi al ĉiuj homoj observi kion preskribis al Vi Tiu, Kiu estas la Ĉioscia, la Ĉiosaĝa.
Estu mia spirito ofero por la mistraktadoj, kiujn suferis Vi, kaj estu mia animo elaĉeto por la abomenaĵoj, kiujn eltenis Vi. Je Vi kaj je tiuj, kies vizaĝoj iluminiĝas per la splendoj de la lumo de Via vizaĝo, kaj kiuj, pro amo al Vi, observas ĉion dekretitan al ili, mi petegas al Dio forigi la vualojn, kiuj metiĝis inter Vi kaj Viaj kreitoj, kaj provizi min per tio bona en ĉi tiu mondo kaj la mondo venonta. Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Plej Nobla, la Plej Glora, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Kompatema.
Benu Vi, ho Sinjoro mia Dio, la Dian Lotusarbon kaj ĝiajn foliojn, kaj ĝiajn branĉetojn, kaj ĝiajn branĉojn, kaj ĝiajn tigojn, kaj ĝiajn ŝosojn, tiel longe kiel daŭros Viaj plej eminentaj titoloj kaj ekzistos Viaj plej majestaj atributoj. Protektu ĝin, do, kontraŭ la fifaroj de la agresanto kaj la idoj de l’ tiraneco. Vi estas, vere, la Ĉiopova, la Plej Potenca. Benu Vi, ho Eternulo mia Dio, ankaŭ Viajn geservantojn, kiuj atingis Vin. Vi, vere, estas la Plej Donacema, Kies graco estas senfina. Ne estas alia Dio krom Vi, la Ĉiam-Pardonanta, la Plej Malavara.
Mia Dio, mia Fajro kaj mia Lumo! Komenciĝis la tagoj, kiujn en Via Libro nomis Vi la Ajamiha’, ho Vi, Kiu estas la Reĝo de l’ nomoj, kaj alproksimiĝas la Fasto, kiun Via plej supera Plumo dekretis observi al ĉiuj en la regno de Via kreitaĵo. Mi petegas al Vi, ho mia Eternulo, je tiuj ĉi tagoj kaj je ĉiuj, kiuj dum tiu periodo kroĉiĝas al la ŝnuro de Viaj ordonoj kaj kaptas la tenilon de Viaj preceptoj, bonvolu asigni al ĉiu animo lokon ene de la tereno de Via korto kaj seĝon ĉe la rivelado de la splendoj de la lumo de Via vizaĝo.
Tiuj ĉi, ho mia Eternulo, estas Viaj geservantoj, kiujn neniu maldeca inklino detenas de tio malsuprensendita de Vi en Via Libro. Ili kliniĝas antaŭ Via Kozo, kaj akceptas Vian Libron kun tia decidemo kia naskiĝas el Vi, kaj observas tion preskribitan al ili de Vi, kaj elektas sekvi tion senditan malsupren de Vi.
Vi vidas, ho mia Eternulo, kiel ili rekonas kaj konfesas ĉion revelaciitan de Vi en Viaj Skriboj. Donu al ili por trinki, ho mia Eternulo, la akvojn de Via eterneco el la manoj de Via gracemo. Alskribu, do, al ili la rekompencon destinitan por tiu mergiĝinta en la oceano de Via ĉeesto kaj atinginta la delektan vinon de l’ renkontiĝo kun Vi.
Mi petegas al Vi, ho Vi, la Reĝo de l’ reĝoj kaj la Kompatanto de l’ mizeruloj, ke dekretu Vi por ili la bonon de kaj ĉi tiu mondo kaj la mondo venonta. Alskribu al ili, krome, kion neniu el Viaj kreitoj malkovris kaj nombru ilin inter tiuj cirkulantaj Vin kaj moviĝantaj proksime de Via trono en ĉiu el Viaj mondoj.
Vi, vere, estas la Ĉiopova, la Ĉioscia, la Plej Informita.
Li estas la Reĝo, la Ĉioscia, la Saĝa!
Jen, la Najtingalo de l’ Paradizo kantas sur la branĉoj de la Arbo de l’ Eterneco, proklamante per melodioj sanktaj kaj dolĉaj al la sinceruloj la ĝojan sciigon pri la proksimeco de Dio, vokante la kredantojn je la Dia Unueco al la kortego de la Ĉeesto de la Grandanima, konigante al la purkoraj la mesaĝon revelaciitan de Dio, la Reĝo, la Glora, la Senkompara, gvidante la amantojn al la trono de sankteco kaj al tiu ĉi splenda Belo.
Vere, ĉi tiu estas la Belo Plej Granda, profetita en la Libroj de la Mesaĝistoj, per Kiu vero distingiĝos de malvero kaj la saĝeco de ĉiu ordono estos testata. Vere, estas Li la Arbo de l’ Vivo, kiu produktas la fruktojn de Dio, la Supera, la Potenca, la Granda.
Ho Aĥmad! Atestu vi, ke Li vere estas Dio kaj ne estas alia Dio krom Li, la Reĝo, la Protektanto, la Senkompara, la Ĉiopova. Kaj ke Tiu, Kiun Li sendis sub la Nomo Ali* estis la Ĝusta de Dio, Kies ordonojn sekvas ni ĉiuj.
Diru: Ho homoj, obeu vi la ordonojn de Dio, dekretitajn en la Bajano** de la Glora, la Saĝa. Vere, Li estas la Reĝo de la Mesaĝistoj kaj Lia Libro estas la Patrina Libro, ho ke tion vi sciu.
Tiel sendas la Najtingalo Sian vokon al vi el ĉi tiu malliberejo. Nur ĉi klaran mesaĝon Li havas por transdoni. Kiu ajn deziras, turnu sin for de ĉi tiu konsilo, kaj kiu ajn deziras, tiun lasu elekti la padon al sia Eternulo.
Ho homoj, se vi malakceptas ĉi tiujn versojn, je kia pruvo kredis vi je Dio? Prezentu ĝin, ho aro da falsuloj.
Sed ne, je Tiu, en Kies mano estas mia animo, ili ne estas kaj neniam estos povantaj tion fari, eĉ se kuniĝus ili por reciproke sin helpi.
Ho Aĥmad! Ne forgesu Miajn favordonojn dum Mi forestas. Memoru Miajn tagojn dum viaj tagoj kaj Mian turmenton kaj ekzilon en ĉi tiu fora malliberejo. Kaj estu vi tiel firma en Mia amo, ke via koro ne ŝanceliĝu eĉ se la glavoj de la malamikoj pluve atakas vin kaj ĉiuj ĉieloj kaj la tero leviĝas kontraŭ vi.
Estu vi al Miaj malamikoj kiel fajroflamo kaj kiel rivero de eterna vivo al Miaj amatoj, kaj ne apartenu al tiuj, kiuj dubas.
Kaj se vi estas premata de afliktoj sur Mia vojo aŭ de malnobligo pro Mi, ne ĉagreniĝu pro tio.
Fidu je Dio, via Dio kaj la Eternulo de viaj prapatroj; ĉar la homoj vagadas sur la padoj de iluzio, sen la kapablo vidi Dion per siaj propraj okuloj aŭ aŭdi Lian Melodion per siaj propraj oreloj. Tiaj Ni trovas ilin, same kiel vi tion atestas.
Tiel iliaj superstiĉoj fariĝis vualoj inter ili kaj iliaj propraj koroj kaj fortenas ilin de la pado de Dio, la Supera, la Granda.
Estu certa, ke vere, kiu turnas sin for de ĉi tiu Belo, ankaŭ forturnis sin de la Mesaĝistoj de la pasinteco kaj elmontras fieron kontraŭ Dio, de eterno al eterno.
Lernu bone ĉi tiun Tabelon, ho Aĥmad. Ĉantu ĝin en viaj tagoj kaj ne detenu vin de tio. Ĉar, vere, Dio destinis por tiu, kiu ĝin ĉantas la rekompencon de cent martiroj kaj servon en ambaŭ mondoj. Ĉi tiujn benojn donacis Ni al vi kiel Nian difavoron kaj kiel mizerikordon el Nia ĉeesto, por ke apartenu vi al la dankemaj.
Je Dio! Se iu en aflikto aŭ malĝojo citas ĉi tiun tabelon kun absoluta sincero, Dio dispelos lian triston, solvos liajn malfacilojn kaj forigos liajn afliktojn.
Vere, Li estas la Mizerikorda, la Kompatema. Laŭdata estu Dio, la Sinjoro de ĉiuj mondoj.
*‘Alí, la Ĝusta de Dio, t.e. Báb, la Heroldo de Bahá’u’lláh
*Bayán [arab.: ekspliko, eldiro], plej signifa libro de Báb